Sturmio
Sankta Sturmio (naskiĝis ĉ. 710 en Bavario, eble en Nandlstadt; mortis la 17-an de decembro 779 en Marsberg) estis germana religiulo kaj misiisto kaj la unua abato de Fulda. Li estas honorata kiel sanktulo en la romkatolika eklezio.
Sankta | |||||
Sturmio | |||||
---|---|---|---|---|---|
germana misiisto kaj sanktulo | |||||
Sturmio kiel misiisto; banknoto de 1920 de la urbo Marsberg
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | ĉ. 710 en Enns | ||||
Morto | 17-an de decembro 779 en Abatejo Fulda | ||||
Religio | romkatolikismo | ||||
Lingvoj | Mezepoka latino vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | religiulo vd | ||||
Aktiva en | Abatejo Fulda • Montokasino • Abatejo Fulda • Jumièges Abbey • Abatejo Fulda • Duklando Saksio vd | ||||
| |||||
1-a abato de Fulda | |||||
Dum | 744–779 | ||||
Antaŭulo | – (neniu) | ||||
Sekvanto | Baugulf | ||||
Sanktulo | |||||
Honorata en | romkatolika eklezio | ||||
Kanonizo | 1139 de Inocento la 2-a | ||||
Festotago | 17-a de decembro | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiOriginante el nobela familio, li akompanis Sanktan Bonifacon, kiu estis kristaniginta la gepatrojn, misivojaĝe al Meza Germanujo. Poste Sturmio studis en la klostro de Fritzlar kaj ordiniĝis sacerdoto en 733. Tiam li mem ekagadis misiiste samregione. Post trio da jaroj li forlasis Fritzlar por fondi monaĥejon ĉe la paganoj. Komence li havis setlo-planojn por loko apud Hersfeld antaŭ ricevi en 744 fare de majordomo Karlomano grundon je Ailoha/Eichholz: tie estiĝis la gravega klostro de Fulda. Bonifaco nomumis lin abato.
En 747 li vojaĝis Italujon por viziti la benediktanojn laŭ kies regulo li intencis ordigi sian monaĥejon. Post la morto de Bonifaco li ekkverelis kun Lullo rilate al la rajtoj de la monaĥejo antaŭ la episkopoj: Lullo ja volis ke la episkopoj kontrolu la monaĥojn. Kelkaj monaĥoj, kiuj ne ŝtatis lian severecon kaj rigidecon, akuzis Sturmion antaŭ reĝo Pipino la pli juna pri onidira nerespekto de la majesteco. Sekve Sturmio estis ekziligita por du jaroj (760–762) en Jumièges (Seine-Maritime) antaŭ esti reinvestita abate en Fulda. Sekve la reĝo mem deklaris esti responsa por la klostro kaj la episkopoj tiurilate silentu.
Sturmio ankaŭ profitis de la protekto de Karlomagno kaj peris pacon inter Karlomagno kaj la bavara duko Tasilo la 3-a helponte en la kristanigaj kampanjoj kontraŭ la saksoj en 772 kaj 779. Li mortis dum tia ekskpedicio sur Eres-burgo (apud Marsberg) kaj estis entombigita en Fulda.
Graveco
redaktiSub lia regado la posedaĵoj de la Abatejo de Fulda pligrandiĝis danke al reĝaj donacoj, la moroj de la monaĥoj pliboniĝis kaj la abateja lernejo bonege evoluis. Kanonizis lin papo Inocento la 2-a en la jaro 1139. Biografiaĵojn pri li oni povas legi en la verko Vita Aegil abbatis de Brun Candidus.
Literaturo
redakti- Pierers Universal-Lexikon, volumo 17. Altenburg 1863, p. 11 (tie ĉi interrete)
- Hl. Sturmius ĉe erzbistum-muenchen.de