[go: up one dir, main page]

Specidiversecodiverseco de specioj estas mezuro por la diverseco biologiaj specioj ene de habitato aŭ geografia regiono, do por la diverseco de flaŭro kaj faŭno. Ĝi estas mezuro por karakterizi la biodiverseco de regiono.

Specidiverseco kaj biodiverseco

redakti

Specidiverseco estas parto de biodiverseco aŭ biologia diverseco. La biodiverseco entena apud la diverseco de specioj ankaŭ la genetika diverseco kaj diverseco de la ekosistemoj. La esprimo specidiverseco estas ofte uzata sinonime al biodiverseco.

Ĉirkaŭklkuloj

redakti

En la „Tutmonda taksado de la biodiverseco“ komisiita de UNEP (Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj) el la jaro 1995 estas indikita nombro de entute ĉirkaŭ 1,75 milionoj da priskribitaj specioj.[1] Tiu nombro nur estas taksita nombro. Pli preciza nombro ne ekzistas. Hodiaŭ ekzistas pli ol 2 milionoj da priskribitaj specioj.[2] La preciza nombro de la priskribitaj specioj ne estas konata, ĉar

  • multaj specioj estas priskribitaj plurfoje kaj la sciencaj sinonimoj nur estas eliminataj iam post iam kaj
  • eble unuecaj taksonoj laŭ molelulagenetikaj vidpunktoj apartenas al pluraj specioj, sed aoraŭ ne havas nomon.

La taksonomio distingas inter „nomaj specioj“ (kvanto de nomoj) kaj „validaj specioj“ (kvanto de realaj specioj). Ekzemple oni konas ĉe la fiŝoj pli ol 50.000 specioj laŭ la nomo; akceptitaj estas tamen „nur“ 31.000 veraj specioj (stato: 2009).[3].

Nuntempe estas priskribitaj ĉirkaŭ 260.000 vaskulaj plantspecioj (ebla ankaŭ 400.000: Govaerts 2001,[4]) ĉirkaŭ 50.000 vertebrohavaj bestoj kaj ĉirkaŭ 1 milionoj da insekto-specioj (taksado: Nielsen & Mound: 865.000 specioj)[5]) El la maroj estas konataj inter 240.000 kaj 330.000 specioj (taksado: 242.000 specioj en „Tutmonda biodiverseco taksado“,[1] 230.000 specioj laŭ Bouchet,[6] 318.000 specioj laŭ Reaka-Kudla[7]). Ĉirkaŭ 51 procentoj de ĉiuj hodiaŭ vivantaj specioj estas insektoj, 14 vaskulaj plantoj kaj la cetero de ĉirkaŭ 35 procentoj (ĉ. 700.000 specioj) estas la ceteraj bestaj kaj plantaj organismoj inkluzivde de ĉiuj unuĉeluloj kaj ĉiuj vertebraj bestoj.

Nuntempe estas priskribitaj 4.500 prokariontoj (bakterioj kaj arĥebakterioj), t.s. ili havas sciencajn nomojn.

Oni povas dividi la speciojn laŭ la vivejoj: De la nuntempe priskribitaj ĉirkaŭ du milionoj da specioj ĉirkaŭ 78 procentoj vivas sur firma lando, 17 procentoj en la akvo kaj ĉirkaŭ 5 procentoj (ĉ. 100.000 specij) vivas kiel parazitosimbiontoj en aliaj organismoj.

Taksado de de la kompleta nombro de specioj sur la tero

redakti

La kompleta nombro de ĉiuj specioj tutmonde estas taksita inter 3,6 milionoj ĝis 112 milionoj.

La nombro de la specioj kiuj vivaa sur mondo estas multe pli grandaj ol la nombro de la ĝis hodiaŭ priskribitaj specioj.[8][9] Tatsächlich beschrieben sind (im Jahr 2001) 26.646 Arten.[10]

Post la insektoj la dua plej multnombra grupo estas la fungoj, la algoj kaj eble la nematodoj kaj araneedoj. Laŭ la nombro la vertebruloj ne gravas. Oni taksas la tutan nombron de memuloj je 4.000, tiu de la birdoj je 8.500 ĝis 9.500.

Hodiaŭ oni taksas la nombron de la specioj je ĉirkaŭ 5 (ĝis eble 20) milionoj da specioj. Nigel Stork publikigis taksadon de 5 ĝis 15 milionoj.[11]

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 Hammond,P.M.(lead author): The current magnitude of biodiversity. In V.H. Heywood, R.T. Watson: Global Biodiversity Assessment. Cambridge University Press, Cambridge 1995, S. 113-138.
  2. Biozahl 2006: 2-Millionen-Grenze erreicht. In: Natur und Museum. 136 (Heft 5/6) 2006, S. 131–134 (PDF) Arkivigite je 2012-01-31 per la retarkivo Wayback Machine
  3. William N. Eschmeyer, Ronald Fricke, Jon D. Fong, Dennis A. Polack: Marine fish diversity: history of knowledge and discovery (Pisces). In: Zootaxa. 2525: (2010), S. 19–50. (PDF) Arkivigite je 2010-12-06 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Rafael Govaerts: How many species of seed plants are there? In: Taxon. 50, 2001, S. 1085-1090.
  5. Ebbe Schmidt Nielsen & Laurence A.Mound: Global Diversity of Insects:The Problems of Estimating Numbers. In: Peter H. Raven (editor): Nature and Human Society: The Quest for a Sustainable World. Proceedings of the 1997 Forum on Biodiversity. The Board on Biology National Research Council 1997
  6. Phillippe Bouchet: The magnitude of marine biodiversity. In: Carlos M.Duarte (Hrsg.): The exploration of marine biodiversity. Foundation BBVA 2006.
  7. Marjorie L. Reaka-Kudla: The global biodiversity of coral reefs: A comparison with rain forests. In: Marjorie L. Reaka-Kudla, Don E. Wilson, Edward O. Wilson (Hrsg.): Biodiversity II: Understanding and Protecting Our Biological Resources. National Academic Press 1997
  8. K.J. Gaston, R.M. May: The taxonomy of taxonomists. In: Nature. 356 (1992), S. 281-282.
  9. P.J.D. Lambshead, G. Boucher: Marine nematode deep-sea biodiversity – hyperdiverse or hype? In: Journal of Biogeography. 30 (2003), S. 475–485. (PDF; 149 kB)[rompita ligilo]
  10. Jean-Pierre Hugot, Pierre Baujard, Serge Morand: Biodiversity in helminths and nematodes as a field of study: an overview. In: Nematology. 2001, Vol. 3(3), S. 199-208.
  11. Stork, N.E.: How many species are there? Biodiversity and Conservation 2, 215-232 (1993)(PDF)[rompita ligilo]

Literaturo

redakti
  • Bernhard Schmid: Die funktionelle Bedeutung der Artenvielfalt. In: Biologie in unserer Zeit. 33 (Heft 6) (2003), S. 356–365.
  • Bruno Streit: Was ist Biodiversität? Erforschung, Schutz und Wert biologischer Vielfalt. C.H. Beck, München 2007.
  • Jonathan E. M. Baillie, Janine Griffiths, Samuel T. Turvey, Jonathan Loh, Ben Collen: Evolution Lost. Status and Trends of the World’s Vertebrates. The Zoological Society of London, 2010, ISBN 978-0-900881-41-1. (download Arkivigite je 2012-05-14 per la retarkivo Wayback Machine; PDF; 7,3 MB)

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti