Silang
Silang - tagaloge Bayan ng Silang - estas triaklasa universitata urbego en Filipinoj, en regiono CALABARZON, en provinco Kavito. La loknomo devenis de la tagaloga vorto silanganano kun la signifo "orienta", ĉar la urbeto kuŝis ĉe la orienta parto de Kavito.
Silang | |||
---|---|---|---|
municipo de Filipinoj vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 4118 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 295 644 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 412 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 14° 14′ N, 120° 59′ O (mapo)14.230556120.975Koordinatoj: 14° 14′ N, 120° 59′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 305 m [+] | ||
Areo | 209,43 km² (20 943 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Silang, Cavite [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- loĝantaro: 248 085 (2015)
- horzono: UTC+8 (PST)
- poŝtkodoj: 4118
- telefonkodo: +63 (0)46
- Supermara alteco: m
- Areo: 209,43 km²
Geografio
redaktiSilang kuŝas sur la marborda ebenaĵo [1]. Dasmariñas troviĝas 12, laŭjure provinca ĉefurbo Imuso 23, ĉefurbo Manilo 40, Kezonurbo 53 kilometrojn (aere) [2].
Historio
redaktiLa areo de tiu ĉi loko dum la hispana periodo estis pli granda, antaŭ la 20-a jarcento ĝia areo reduktiĝis al la nuna grandeco, ĉar kelkaj eksteraj partoj sendependiĝis.
Ekonomio
redaktiSilang estas agrikultura loko. La primaraj kultivaĵoj estas kokosoj, kafoj, maizoj, bananoj, ananasoj, mangoj kaj avokadoj. Fekundaj grundoj kaj abundaj akvofontoj faras Silang taŭga por produktadoj de ekzotikaĵoj. La agrikulturo tiris la prilaboran industrion kaj komercon.
Eklezioj kaj eduko
redaktiVasta plimulto en Silang vivas romkatolikoj plejparte, dum protestantismo estas la dua plej granda religio. Ekzistas ankaŭ mormonoj kaj islamanoj. En la urbego funkcias eklezia kaj ŝtata universitato, polica akademio, kolegio kaj instituto.
Trafiko
redaktiSilang havas trairan ĉefvojon el Manilo, krome estas provincaj flankovojoj. La urbego estas atingebla per aŭtobusoj.
Klimato
redaktiLa klimato de Silang estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1094 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro estas la pluva sezono kun oftaj pluvoj. La averaĝa jara temperaturo varias inter 20-28 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
redaktiFamaj nomportantoj
redakti- María Josefa Gabriela Cariño Silang, filipina revoluciulino
Fontoj
redakti- WikiTrans
-
Urbocentro
-
Monumento
-
Monumento
-
Preĝejo
-
Universitato