Sihun
Sihun (koree 시흥시, laŭ ĉinaj literoj 始興市) estas havenurbo, universitata urbego en Sud-Koreio.
Sihun | |||
---|---|---|---|
urbo en Sud-Koreio urbego vd | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 425 184 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 3 234 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 23′ N, 126° 48′ O (mapo)37.380252126.802951Koordinatoj: 37° 23′ N, 126° 48′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 131,46 km² (13 146 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Siheung [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 131,46 km²
- Supermara alteco: 0- m
- Loĝantaro: 425,184 (2015)
- Poŝtkodo:
- Telefonprefikso: +82 31
- Horzono: UTC+9
- 37° 22′ 47″ N 126° 48′ 10″ O / 37.37972 °N, 126.80278 °O (mapo)
Geografio
redaktiSihun situas en la nordokcidenta parto de la lando laŭ rivero tre proksime al la Flava Maro. Ansan troviĝas 7, Buĉon 14, Huason 20, Seulo 26 km [1].
Historio
redaktiDum la historio Sihun apartenis al pluraj regnoj. Ĝi akiris ĝian nunan administran statuson urbo en 1989, kiam la malnova distrikto Sihun estis dividita en 3 partoj. Inter ili urbo Sihun estis la plej grava kun 93,000 da loĝantoj. Tiu nombro triobliĝis en la sekva jardeko, ĉar la antaŭurbaj loĝejoj estis evoluigitaj.
Ekonomio
redaktiEkonomio de Sihun konsistas el diversaj industriaĵoj, komercadoj, liveradoj kaj fiŝkaptadoj. Estas ankaŭ turismo.
Klimato
redaktiSihun havas kontinentan klimaton kun influoj de musono kaj maro. La someroj estas varmaj kaj malsekaj, la vintroj estas malvarmaj kaj sekaj. La jara averaĝa temperaturo estas 12,5 °C. En la plena jaro oni mezuras precipitaĵojn averaĝe 1,445 mm. En ĉiuj monatoj pluvas (aŭ neĝas), sed inter majo-septembro pli ofte pluvas. Inter decembro-februaro ofte frostas.
Vidindaĵoj
redakti- parko pri lotusoj (la florado okazas en julio kaj aŭgusto)
- "serpenteniga vado" dufoje tage ĉe malfluso
- insulo "Oido" estas la plej granda insulo en la urbo, ĝi famas pro centoj da restoracioj, multaj arkitekturaj monumentoj kaj arkeologiaj lokoj
Ĝemelurboj
redakti- Deĝoŭ, Ĉinio (2018)
- Rochester (Minesoto), Usono
Fontoj
redakti- WikiTrans
-
Universitato en Sihun
-
Vido en Sihun