Sidney
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Sidney en Kanado. Pri la samnoma, plej granda urbo de Aŭstralio vidu la artikolon Sidnejo. |
Sidney estas urbeto situanta ĉe la norda parto de la Duoninsulo Saanich, en Vankuvera Insulo en la kanada provinco Brita Kolumbio.
Sidney | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbeto vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 11 672 (2016) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 289 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 39′ N, 123° 24′ U (mapo)48.6506-123.399Koordinatoj: 48° 39′ N, 123° 24′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 5 m [+] | ||||
Areo | 5,1 km² ( 510 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Sidney, British Columbia [+] | |||||
Parto de Aglomeraĵo Viktorio, laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 11 672 loĝantoj sur areo de 5,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 289 loĝantoj/km².
Ĝi troviĝas senpere oriente de la internacia flughaveno de Viktorio, kaj sude de la provinca pramdoko ĉe Golfeto Swartz. En Sidney estas la sola kanada doko de la vaŝingtonia pramsistemo, de kie pramŝipoj servas al Anacortes kaj la insularo Sanjuana. Sidney situas laŭ provinca ŝoseo 17, kiu trakuras la urbeton de nordo al sudo.
Okcidente de Ŝoseo 17 estas mikse unufamiliaj domoj kaj malpezaj industriejoj. Oriente de la ŝoseo plimultas apartamentecaj loĝejoj (kvankam ankaŭ tie estas unuopaj domoj) kaj tie ĉi troviĝas la komerca kaj kultura centro de la urbeto.
Esperanto
redaktiSidney estas grava loko en la Kanada Esperanto-movado, ĉefe pro tio ke tie loĝas Wally du Temple kaj Olga du Temple. Plurfoje ĝi gastigis la regionan kongreseton NOREK, kaj en 2004 dulandan kongreson de Kanada Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Ligo por Norda Ameriko.
Interesaĵoj
redaktiKiam klaras la vetero, Monto Bakera dominas la orientan horizonton. Se la aero estas aparte pura, oni povas vidi la pinton de Monto Rainier en sudoriento.
Municipoj: Centra Saanich | Colwood | Esquimalt | Highlands | Langford | Metchosin | Norda Saanich | Oak Bay | Saanich | Sidney | Sooke | Viktorio | View Royal |
Elektodistriktoj: B k D (Juan de Fuca) | F (Insulo Saltspring) | G (Suda Golf-insularo) |
Komunumoj sur Vankuvera Insulo Redaktu ĉi-liston