Simca
Simca (Société Industrielle de Mécanique et Carrosserie Automobile) estis franca aŭtomobilfabriko ekzistanta en la jaroj 1934 - 1980. Simca aŭtoj estis produktitaj en Nanterre, kaj ekde 1954 en Poissy, apud Parizo.
Simca | ||
---|---|---|
aŭtomobilo-faranta firmao • negoco vd | ||
Dum | 1934 - 1980 | |
Jura formo | Anonima societo | |
Fondintoj | Fiat vd | |
Sidejo | Nanterre | |
Lando | Francio | |
Agokampo | aŭtomobilo | |
Posedata de | Fiat vd | |
filiaj kompanioj | Simca do Brasil vd | |
Ĝi estis fondita en novembro 1934 de Henri Pigozzi, Italo naskiĝinta en Torino. Ĝis 1938 ĝi nomiĝis Simca-Fiat. En la komenca periodo estis produktitaj aŭtoj sub licenco de la itala FIAT.
Post la Dua mondmilito Simca kunlaboris kun Ford kaj Chrysler. Simca fabrikis du modelojn de la kompanio: Simca 1307 en 1976 kaj Simca Horizon en 1979. En 1980 Peugeot aĉetis la fabrikon. En 1987, ĝi ĉesis produkti aŭtojn sub la marko Simca.