Seksa selekto
Seksa selekto, koncepto enkondukita de Charles Darwin en sia verko de 1859 La origino de specioj, estas grava elemento de lia teorio pri natura selekto. La seksa formo de selekto
“ | ... dependas, ne el lukto por la ekzisto, sed el lukto inter maskloj por posedo de inoj; la rezulto ne estas la morto por la nesukcesa konkurencinto, sed malmultaj aŭ neniu idoj.[1] | ” |
“ | ... kiam la maskloj kaj la inoj de iu animalo havas la samajn ĝeneralajn kutimojn ... sed diferencas laŭ strukturo, koloro, aŭ ornamo, tiaj diferencoj estis ĉefe kaŭzataj de seksa selekto.[2] | ” |
Liaj ekzemploj de seksa selekto inkludas ornamajn plumjn de pavoj, paradizeoj, la kornoj de cervoj (masklaj cervoj), kaj la hararo de virleonoj.
Darwin grande etendis sian komencan tri-paĝan traktadon pri Seksa Selekto en la verko de 1871 The Descent of Man and Selection in Relation to Sex. Tiu 900-paĝa, du-voluma verko inkludas 70 paĝojn pri seksa selekto ĉe homa evoluo, kaj 500 paĝojn pri seksa selekto ĉe aliaj animaloj.[3] Resume, dum natura selekto rezultas el la lukto por survivado, seksa selekto eliras el lukto por reproduktiĝi.
Koncepto
redaktiĈe multaj specioj la virbestoj, ĉu pli multnombraj ol inoj, ĉu dezirantaj transdoni siajn genojn, interbatalas por konkeri inon aŭ inojn, evidenta kazo de cervoj. Tamen la venkintoj ne estas ĉiam la plej viglaj, sed tiuj kiuj posedas pli taŭgajn specialajn batalilojn (kokaj krurungoj, cervaj kornaroj), aŭ apartan psikan karakteron (kuraĝo). Foje oni ne disputas simple inojn, sed la plej maturiĝintajn (plej naskeblecojn), dum la ne tiom kapablaj maskloj devos kontentiĝi per la ne tiom taŭgaj inoj. Estas alia kurioza formo de natura selekto, ekzemple ĉe kelkaj birdoj, kiuj ne interbatalas, sed allogas inojn per brileco de plumaro, aliaj kolorpartoj aŭ kantomelodioj.[4]
Referencoj
redakti- ↑ Darwin, Charles (1859). La origino de specioj (1a eldono). Ĉapitro 4, paĝo 88. "Kaj tio kondukas min diri kelkajn vortojn pri kion mi nomigas Seksan selekton. Tio dependas ..." http://darwin-online.org.uk/content/frameset?viewtype=side&itemID=F373&pageseq=12
- ↑ Darwin, Charles (1859). La origino de specioj (1a eldono). Ĉapitro 4, paĝo 89. http://darwin-online.org.uk/content/frameset?viewtype=side&itemID=F373&pageseq=12
- ↑ Miller, Geoffrey (2000). The Mating Mind. Anchor Books, a division of Random House, Inc. (First Anchor Books Edition, April 2001). New York, NY. Anchor ISBN 0-385-49517-X
- ↑ Jean Rostand, La nuna stato de l'evoluismo, 1950, Sennacieca Asocio Tutmonda, Parizo, paĝo 60.
Literaturo
redakti- Andersson, M (1994) Sexual selection. Princeton University Press. ISBN 0-691-00057-3
- Cronin, Helena (1991) The ant and the peacock: altruism and sexual selection from Darwin to today. Cambridge University Press.
- G. Arnqvist & L. Rowe (2005) Sexual conflict. Princeton University Press
- Darwin, C (1871) The Descent of Man and Selection in Relation to Sex. John Murray, London.
- Eberhard, WG. (1996) Female control: Sexual selection by cryptic female choice. Princeton, Princeton University Press.
- Fisher, RA (1930) The Genetical Theory of Natural Selection. Oxford University Press, ISBN 0-19-850440-3, Chapter 6 Memeoid.net Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- (1981) “Models of speciation by sexual selection on polygenic traits”, Proc. Nat. Acad. Sci. USA (PDF) 78 (6), p. 3721–5. doi:10.1073/pnas.78.6.3721.
Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Miller, GF (1998) How mate choice shaped human nature: A review of sexual selection and human evolution. In: C. Crawford & D. Krebs (Eds.) Handbook of evolutionary psychology: Ideas, issues, and applications. Lawrence Erlbaum, pp. 87–129
- Miller, GF (2000) The Mating Mind: How sexual choice shaped the evolution of human nature. Heinemann, London. ISBN 0-434-00741-2
- Rosenberg, J. & Tunney, R.J. (2008). Human vocabulary use as display. Evolutionary Psychology, 6, 538-549 Arkivigite je 2019-02-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Jean Rostand, La nuna stato de l'evoluismo, 1950, Sennacieca Asocio Tutmonda, Parizo
- Lodé, Thierry (2006) La guerre des sexes chez les animaux. Eds Odile Jacob. ISBN 2-7381-1901-8
- Judson, Olivia (2003) Dr.Tatiana's Sex Advice to All Creation: Definitive Guide to the Evolutionary Biology of Sex. ISBN 978-0-09-928375-1
- Jolly, Allison (2001) Lucy's Legacy - Sex and Intelligence in Human Evolution. ISBN 978-0-674-00540-2
- Diamond, Jared (1997) Why is Sex Fun? The Evolution of Human Sexuality. ISBN 978-0-465-03126-9
Eksteraj ligiloj
redakti- Sexual Selection: Stanford University
- The Great Debate: Sexual Selection
- An Introduction to Sexual Selection: University of Siegen Arkivigite je 2016-05-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Intralocus Sexual Conflict Diminishes the Benefits of Sexual Selection Arkivigite je 2008-01-13 per la retarkivo Wayback Machine
- A New Interpretation of Natural Beauty and Sexual Selection
- Review of GF Miller's The Mating Mind Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Why Sex Evolved Arkivigite je 2016-07-01 per la retarkivo Wayback Machine