Sektoro
apartigilo
Ĝeneralsence, sektoro havas la jenan sencon: «parto de granda tutaĵo»; sed laŭ la fakoj, ĝi havas malsamajn signifojn.
Geometrio kaj matematiko
redakti- Sektoro de ebeno aŭ angula sektoro rilatas al angulo ekde donita punkto de la ebeno.
- Cirkla sektoro estas parto de disko inter du ĝiaj radiusoj kaj ĝia arko.
- Sfera sektoro estas konusoforma parto de sfero naskita de radiuso rivoluanta laŭ donita cirklo de la sfero.
- Sektoro estis grava kalkulilo uzita ekde la fino de la 16a jarcento ĝis la 19a jarcento.
Ekonomio kaj socio
redakti- Ekonomiaj sektoroj :
- unuaranga sektoro estas la ekonomiaj aktivecoj rilataj kun la transformo de la naturaj resursoj,
- duaranga sektoro estas la aro da aktivecoj, kiuj implicas la transformon de nutraĵoj kaj primaraj materioj,
- triaranga sektoro inkludas ĉiujn el tiuj ekonomiaj aktivecojn, kiuj ne produktas materiajn varojn de rekta formo, sed servojn.
- Privata sektoro estas komerca agado kreita de privata entrepreno por profito.
- Publika sektoro estas infrastrukturo kaj institucioj administrataj de registaro.
Informadiko
redakti- Disksektoro estas subaro da trakoj de magneta disko aŭ optika disko.