Sarh
Sarh (malnovtempe Fort Archambault) estas la tria plej granda urbo de Ĉado, kaj estas la ĉefurbo de la regiono Moyen-Chari kaj de la departemento Barh Köh. Ĝi situas 350 milojn sudoriente de la ĉefurbo Nĝameno, ĉe la bordo de la rivero Ŝari.
Sarh | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 108 061 (2008) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 9° 9′ N, 18° 23′ O (mapo)9.1518.383333333333Koordinatoj: 9° 9′ N, 18° 23′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 347 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sarh [+] | |||
Sarh estis fondita dum la franca kolonia periodo por la homoj, kiuj revenis el la laborejoj por la konstruado de la fervojo Kongo-Oceano. Ĝi nun estas grava konektejo por transportiloj, kaj centro por la kotona industrio. La urbo cetere famas pro sia aktiva nokta vivo.
Inter lokaj vidindaĵoj estas la nacia muzeo de Sarh.