Sargono
Sargono estis reĝo de antikva Mezopotamio, regis verŝajne inter 2334 kaj 2279 a.K. Lia plena nomo estis Sargono de Akado, laŭ regno de li fondita. La famo de Sargono estas miksita kun multnombraj okazaĵoj el legendoj. Li regis sufiĉe longe - ĉirkaŭ 56 jarojn, fondis la unuan ŝemidan dinastion en la regiono kaj estas kreanto de militista tradicio de Mezopotamio.
Sargono | ||
---|---|---|
Reĝo de Akado | ||
Regado | ĉ. inter 2334 kaj 2279 a.K. | |
Sekvanto | Rimuŝ | |
Ceteraj titoloj | Reĝo de Kish, Lagash, Umma, Uruk, superulo de Sumer, Elam, Mari, kaj Yarmuti. | |
Persona informo | ||
Naskonomo | Naskonomo nekonata; regna nomo estis Šarru-kin | |
Naskiĝo | cca. 2300 a.K. en Azupiranu, Mezopotamio (?) | |
Morto | cca. 2215 a.K. en Akado, Mezopotamio (?) | |
Familio | ||
Dinastio | Akada dinastio | |
Patro | La'ibum | |
Patrino | nekonata | |
Edz(in)o | Taŝlultum | |
Infanoj | Enheduanna, Rimuŝ, Maniŝtuŝu, Ibarum kaj Abaiŝ-Takal | |
Profesio | ||
Okupo | suvereno (2334 a. K.–2279 a. K.) akvisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Estas evidente, ke Sargono estis unu el la plej fortaj regnestroj de la mondo de tiuj tempoj. Sargono kaj liaj posteuloj regis pli ol 120 jarojn.
Laŭ tradicio lia plej fama filino estis la fama poetino Enheduanna.