[go: up one dir, main page]

Sango kaj sablo

romano de Vicente Blasco Ibañez

Sango kaj sablo. Romano de tipaj, hispanaj moroj (hispane Sangre y arena) estas romano de Vicente Blasco Ibáñez. Ĝi aperis en 1935 eldonita de Aragona Esperanto-Federacio en Zaragozo. La libron tradukis en Esperanton Ramón de Salas Bonal[1].

Sango kaj sablo
Origine Sangre y arena
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Vicente Blasco Ibáñez
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1908
Tradukado
Tradukinto Ramón de Salas Bonal
Eldonjaro de tradukita versio 1935
Urbo de tradukita versio Zaragozo
Eldoninto de tradukita versio Aragona Esperanto-Federacio
Paĝoj de tradukita versio 232
vdr

La hispanlingva originalo estis publikigita en 1908 kaj ties redakto estis inspirita parte en la vivo de la sevila taŭrludisto Manuel García Cuesta El Espartero, mortinta pro taŭratako en la taŭrludejo de Madrido en 1894. La intrigo rakontas la vivon de malriĉa junulo kiu sukcesegas per taŭrludista kariero. Ĉio komplikiĝas per amafero kun amantino, kio rezultas en lia morto ludante.

Pro la populareco de la temo, la historio estis kelkajn fojojn adaptita al kino, inter aliaj en filmoj de 1916, filmita de la propra Blasco Ibáñez kun helpo de Max André; de 1922, reĝisorita de Fred Niblo kaj protagonistigita de Rodolfo Valentino; de 1941 reĝisorita de Rouben Mamoulian kaj protagonistigita de Tyrone Power kaj Rita Hayworth; de 1989 reĝisorita de Javier Elorrieta, kun aktorado de Sharon Stone, Ana Torrent, Antonio Flores kaj José Luis de Vilallonga.

En Esperanto

redakti
Citaĵo 
 En tempo, kiam la nove naskita hispana respubliko ankoraŭ baraktas por sia vivo, estas interese legi verkon de unu el tiuj liberaluloj, kiuj plej forte laboris por la starigo de tiu respubliko.

Sed Blasco estas malpli konata kiel politikisto, ol kiel romanverkisto. Per siaj romanoj li spegulas la vivon de la diversaj regionoj de tiu Hispanujo, kies moroj kaj tradicioj estas pli bone konataj, ol tiuj de la nova Hispanujo nun evoluanta. El ĉiuj moroj, tiu, kiu unua venas en la menson de la eksterlandano, estas la tradicia amo al la popola sporto de bovbatalado, kiu formas la kadron de tiu ĉi romano. Kion la nehispano tamen ofte nescias, estas, ke tiu sporto multe perdis sian popularecon dum la pasintaj jaroj, krom en la sudo—scenejo de 'Sango kaj Sablo —kie la popolo estas malplej influita de la industriismo, kaj de la pli humana kulturo, kiun Hispanujo sorbas el Norda kaj Okcidenta Eŭropo. Fidele prezentanta la vivon de unuagrada matadoro, kiu altiras publikan aklamon kaj adoron multe pli intensan, ol tiun, kiun ĝuas “stelulo” de Hollywood, la aŭtoro testamentis al venontaj generacioj vivan bildon pri forpasanta fazo de la hispana kulturo. Detalaj priskriboj de la “ludbataloj” povas naŭzi humanan leganton, kaj Blasco plene ekspluatas la pitoreskon, tamen ne kaŝante la kruelecon, de tiuj ĉi grandiozaj festoj de la popola sadismo. Li tamen scias taŭge lokigi la kulpon. Priskribinte en la lasta ĉapitro batalon, per kiu ne nur la taŭro (teknika esprimo uzata en la Esperanta traduko por prezenti virbovon aparte breditan por la areno), sed ankaŭ la matadoro, aŭ spadulo, renkontas sian morton, li finas per la jenaj vortoj :— Malfeliĉa taŭro ! Malfeliĉa spadulo ! . . . Subite la bruema amaso ekkriis gaje. La spektaklo daŭras. Naciao fermis siajn okulojn kaj streĉis siajn pugnojn. Jen kiel la vera, la nura rabbesto raŭke blekas.

Utila aldono estas numeritaj klarigoj pri la teknikaj esprimoj uzataj en la romano, kaj pri vortoj kaj nomoj, kiujn nehispana aŭ ekster-Eŭropa leganto verŝajne ne komprenus. 
— F.W. La Brita Esperantisto - Numero 378, Oktobro (1936)

Referencoj

redakti
  1. Skanaĵo de la libro (pdf) ĉe Vikimedia Komunejo

Eksteraj ligiloj

redakti