Rovio
Rovio estas komunumo de la Komunumaro Ceresio kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 728 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Rovio | |
---|---|
Blazono de Rovio | |
Rovio fotita de la Monto Generoso | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Lugano |
Komunumaro | Ceresio |
Koordinatoj | 45° 56′ 2″ N 8° 59′ 13″ O / 45.93389 °N, 8.98694 °O (mapo)Koordinatoj: 45° 56′ 2″ N 8° 59′ 13″ O / 45.93389 °N, 8.98694 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 728 |
Areo | 5,53 km² |
Alteco | 497 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6821 |
Komunumkodo | 5219 |
Mapo de Rovio |
Geografio
redaktiRovio situas ĉe la okcidenta flanko de la Monto Generoso. La komunumo konsistas el la vilaĝo Rovio kaj la setlejoj Terzera, Paniscera, Bollo, Gravina kaj Ronco.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,53 km², de kiuj 79,4% estas kovritaj de arbaro, 7,1% servas por agrikulturo kaj 6,9% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Rovio limas en nordo al Arogno, en nordoriento al Pellio Intelvi (Provinco Como, Italio), en oriento al San Fedele Intelvi (Provinco Como, Italio), en sudoriento al Castel San Pietro, en sudo al Melano, kaj en okcidento al Maroggia.
Trafiko
redaktiRovio situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Rovio pasas flanka konekta vojo de Arogno al Melano. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas proksimume 5 kilometrojn sudokcidente de la komunumo en Mendrisio. Pere de buslinio de Arogno al Capolago la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Rovio datiĝas el la jaro 852 kiel Rovi. Sur la komunuma teritorio estis malkovritaj kvin brulfosoj, kiuj datiĝas proksimume el la jaro 1000 antaŭ Kristo. Dum mezepoko Rovio apartenis al la voktdistrikto Riva San Vitale, kiu sub la regado de la Svisa Ĵurkomunumo ekde la 15-a jarcento apartenis al la Voktejo Lugano. Post la Helveta Revolucio de 1798 Rovio apartenis dum mallonga tempo al la tiama Respubliko Riva San Vitale.[3]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Rovio – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
Kapelo San Vigilio
-
Fresko en la kapelo San Vigilio