Robert H. Grubbs
Robert H. Grubbs [ROB't grabz] (naskiĝis la 27-an de februaro 1942 - mortis la 19-an de decembro 2021) estis usona kemiisto. En 2005 li ricevis la Nobel-Premion pri Kemio kune kun usonano Richard R. Schrock [ŝrok] kaj franco Yves Chauvin [ŝova], pro ilia esplorado pri metatezo (metodo en organika kemio).
Grubbs naskiĝis en Calvert City, Kentukio. Li studis kemion ĉe la Universitato de Florido, kaj Universitato Columbia, Nov-Jorko, kie li doktoriĝis. Post unu jaro ĉe Universitato Stanford, li posteniĝis ĉe la fakultato de la Miŝigana Ŝtata Universitato. En 1978 li translokiĝis al California Institute of Technology (Kalifornia Instituto de Teknologio), kie li nun estas profesoro de kemio.
Li aniĝis la usonan National Academy of Sciences (Nacian Akademion de Sciencoj) en 1989 kaj la American Academy of Arts and Sciences (Usonan Akademion de Artoj kaj Sciencoj) en 1994.
Eksteraj ligiloj
redakti- http://www.umsl.edu/chemistry/seminar/robertwmurraylecture/grubbs.html Arkivigite je 2006-01-05 per la retarkivo Wayback Machine
- http://nobelprize.org/chemistry/laureates/2005
- http://scientific.thomson.com/news/newsletter/2005-08/8289814 Arkivigite je 2006-01-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Retpaĝo ĉe Caltech[rompita ligilo] angle