Ubangi
La rivero Ubangi (/uːˈbæŋɡi/) aŭ en Esperanto Ubango estas grava alfluanto de rivero Kongo en centra Afriko. Ĝi komenciĝas ĉe la kuniĝo de la riveroj Mbomou kaj Uele, fluas okcidenten proksimume 350 kilometrojn, tie kurbiĝas sudokcidenten, pasas tra Bangui, kaj fine fluas suden 500 pliajn kilometrojn ĝis la Kongo.
Ubangi (Ubango) | |
---|---|
la rivero proksime al la urbo Bangui, Centr-Afrika Respubliko
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Demokratia Respubliko Kongo, Centr-Afrika Respubliko kaj (mallongvoje lime) Respubliko Kongo en Afriko |
Longeco | 1 120 km |
Akvokolekta areo | 772 800 km² |
Averaĝa trafluo | 4 000 m³/s |
Fluo | |
Fonto | kunfluo de la riveroj Mbomou kaj Uele |
- Alteco super marnivelo | 395 m[1] |
- Koordinatoj | 4° 7′ 23″ N, 22° 26′ 7″ O (mapo)4.123055555555622.435277777778 |
Enfluejo | en la riveron Kongo |
- Alteco | 295 m |
- Koordinatoj | 0° 30′ 39″ S, 17° 42′ 30″ O (mapo)-0.5108333333333317.708333333333 |
Altecodiferenco | 100 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Bangui |
Kune kun rivero Kongo, ĝi estas grava trafikvojo por riverboatoj de la regiono.
De sia komencpunkto ĝis 100 km preter Bangui, la Ubangi difinas la limon inter Centr-Afrika Respubliko (CAR) kaj Demokratia Respubliko Kongo (DRK, Kongo Kinŝasa), kaj pretere formas la limon inter DRK kaj Respubliko Kongo (Kongo Brazavila), ĝis ĝi atingas la riveron Kongo.
En la 1960-aj jaroj, oni proponis planon por deturni riveron Ubangi al lago Ĉado. Laŭ la plano, la akvo el la Ubangi povus revigligi tiun lagon kaj vivteni fiŝkaptadon kaj agrikulturon por dekoj da milionoj da mezafrikanoj.
Provincoj en Kongo
redaktiReferencoj
redakti- ↑ J. Callede, Y. Boulvert, J-P. Thiebaux: Le bassin de l'Oubangui, Kap. 4