Rajecké Teplice
Rajecké Teplice (hungare Rajecfürdő, germane Bad Rajetz) estas urbo, ferieja banloko kaj kuracloko en Slovakio en regiono Žilina, en distrikto Žilina. La nomo signifas paradiza banejo. Sub administradon de Rajecké Teplice enfalas ankaŭ proksima urba parto Poluvsie.
Rajecké Teplice | ||
hungare Rajecfürdő, germane Bad Rajetz | ||
urbo | ||
Parko en la ĉirkaŭaĵo de la banloka lageto
| ||
|
||
Oficiala nomo: Rajecké Teplice | ||
Deveno de nomo: Tapolcha | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Žilina | |
Distrikto | Distrikto Žilina | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Horné Považie | |
Parto | Poluvsie | |
Rivero | Rajčanka | |
Situo | Rajecké Teplice | |
- koordinatoj | 49° 07′ 39″ N 18° 40′ 58″ O / 49.12750 °N, 18.68278 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 415 m s. m. | |
Areo | 11,8466 km² (1 184,66 ha) | |
Loĝantaro | 2 805 (03.09.2010) | |
Denseco | 236,78 loĝ./km² | |
Orogenenezo montariĝo |
Rajecká kotlina | |
Unua skribmencio | 1376 | |
Urbestro | RNDr. Peter Dobeš | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MEST (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 013 13 | |
Tel. prefikso | 041 | |
NUTS | 517933 | |
Aŭtokodoj | ZA | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Žilina
| ||
Vikimedia Komunejo: Rajecké Teplice | ||
Retpaĝo: www.rajecke-teplice.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Situo
redaktiLa urbo situas en valo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Rajec-Žilina. La lasta troviĝas 12 km.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1376 en formo Tapolcha. La nomo signifas, ke tiutempe estis tie varma akvo. Familio Thurzó komencis profiti el la banejo. La unua ŝtona banejo konstruiĝis en 1610. En 1899 la banloko ricevis fervojon. Dum la hungara erao la komunumo ne havis memstarecon, kiu estiĝis en 1920 dum la komenca erao de Ĉeĥoslovakio. Dum la 2-a mondmilito gravaj bataloj okazis tie. La vilaĝo ricevis rangon banloka urbo en 1959. Inundo okazis en 1960. 5 fontoj po 1500 m-ojn profundaj kaj 38 gradaj donas la termalan akvon.