Proklizaĵo kaj enklizaĵo
En lingvistiko, proklizaĵoj[1] kaj enklizaĵoj[2] (aŭ, alternative, proklitikoj[3] kaj enklitikoj[4]) estas morfemoj, kiuj havas la sintaksajn karakterojn de vortoj, kiuj tamen dependas fonologie sur aliajn vortojn aŭ sintagmojn. Proklizaĵo dependas de vorto(j) post ĝi, dum enklizaĵo dependas de vorto(j) antaŭ ĝi.
Priskribo
redaktiEnklizaĵoj kaj proklizaĵoj estas morfemoj, sed ili ne estas prozodie sendependa.
Ili diferencas de alispecaj morfemoj jene:
- Ordinaraj vortoj estas kaj sintakse vorteca kaj fonologie vorteca (sendependa de aliaj vortoj). Pro- kaj enklizaĵoj ne estas fonologie vortecaj, nur sintakse vortecaj.
- Afiksoj estas morfemoj, kiuj estas nek sintakse nek fonologie vorteca; fonologie, ili dependas de nur unu vorto. Sintakse, pro- kaj enklizaĵoj funkcias kiel vortoj. Fonologie, tiuj morfemoj povas dependi de plurvortaj sintagmoj, ne nur unu vorto.
Jen tabelo de la diversaj eblaj trajtoj de morfemoj:
Morfemo Sintaksa vorteco Fonologia vorteco Ordinara vorto Jes Jes Afikso Ne Ne Pro-/enklizaĵo Jes Ne
Sintaksa funkcio
redaktiProklizaĵoj kaj enklizaĵoj povas havi ajnan gramatikan kategorion, sed ili estas, plej ofte, pronomoj, determinantoj, prepozicioj aŭ postpozicioj.
Ortografio
redaktiOrtografie, klizaĵoj povas esti prezentataj diversmaniere:
Ekzemploj
redaktiEn la ĉi-subaj ekzemploj, la simbolo = markas la limon de enklizaĵoj aŭ proklizaĵoj, se la ortografio ne uzas spacetojn por apartigi ilin.
Latinidaj lingvoj
redaktiEn latino ekzistas la enklizaĵo -que “kaj”:
Latino senātus populus=que rōmānus senato popolo=kaj romia-sg “romiaj senato kaj popolo”
Notu ke la adjektivo rōmanus restas gramatike singulara.
En latinidaj lingvoj, personaj akuzativaj pronomoj estas kelkfoje analizata kiel proklizaĵoj aŭ enklizaĵoj:
La hispana dá=me=lo donu=min=ĝin “donu ĝin al mi”
Ĝermanaj lingvoj
redaktiEn la angla ekzistas la posesiva enklizaĵo ’s, kiu povas havi kiel predikaton plurvortan sintagmon, malsimile al veraj sufiksoj:
La angla the queen of England=’s crown la reĝino de Anglio=poss krono “la krono de la reĝino de Anglio”
Artefaritaj lingvoj
redaktiEn Volapuko, pronomoj estas enklizaĵoj, kaj oni esprimas pronomojn kaj demandojn per la enklizaĵo -li:
Volapuko Löf=ob=li? amas=mi=ĉu? “Ĉu mi amas?”
Referencoj
redakti- ↑ “prokliz/aĵ/o”, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020 (esperante).
- ↑ “enkliz/aĵ/o”, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020 (esperante).
- ↑ “proklitik/o”, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020 (esperante).
- ↑ “enklitik/o”, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020 (esperante).
Bibliografio
redakti- Klavans, Judith L.. (1995) On Clitics and Cliticization: The Interaction of Morphology, Phonology, and Syntax (angle). Garland.
- Spencer, Andrew; Luis, Ana R.. (2012) Clitics: An Introduction. (angle). Cambridge University Press. doi:10.1017/CBO9781139033763. ISBN 978-113956031-3.