Profunda maro
La profunda maro aŭ abisma maro estas la komplete senluma regiono de la maroj, kiu situas sub profundo de 800 m. Tiel pli ol 70% de la mondaj oceanoj estas profunda maro. La tieaj vivkondiĉoj estas ekstremaj: ne ekzistas primara produktado krom per hidrotermaj fontoj, nomitaj ankaŭ nigraj fumantoj, ĉar en la profunda maro pro foresto de lumo ne ekzistas plantoj.
Krom la ŝajne tre kontraŭvivaj kondiĉoj evoluis tre diversa faŭno. La nutroĉeno konsistas el rabbestoj kaj kadavromanĝantoj aŭ el bestoj, kiuj nutras sin de simbiozaj bakterioj aŭ arkeoj.
Nuntempe nur ĉirkaŭ 1% de la tuta profunda maro estas esplorita.
Datumoj
redaktiLa temperaturo estas konstante malalta ( -1 °C ĝis 4 °C ). En profundo de 10.000 m ekzistas premo de ĉirkaŭ 1000 baroj.
Profunda maro en arto kaj literaturo
redaktiFascino pri nekonataĵo montriĝas ankaŭ en literaturo:
- En 1870 eldoniĝis unue la romano Dudek mil leŭgoj sub la maro de Jules Verne. El la libro kreiĝis filmo plurfoje, lastfoje en la 1990-aj jaroj.
- Alia fama filmo pri profunda maro estas La abismo el la jaro 1989, kiu ricevis Oskaron pro siaj videfiko.
- En sia romano La aro (germane: Der Schwarm) Frank Schätzing traktas la profundan maron, kiu estas hejmo de nekonataj estaĵoj, kies intelekto estas multe pli alta ol la homa.
Referencoj
redaktiLiteraturo
redakti- Gotthilf Hempel: Faszination Meeresforschung - ein ökologisches Lesebuch. AWI, Hauschild, Bremen 2006, ISBN 3-89757-310-5
- Robert Kunzig: Der unsichtbare Kontinent - die Entdeckung der Meerestiefe. Marebuch-Verl., Hamburg 2002, ISBN 3-936384-71-1
- Robert D.Ballard: Tiefsee - die großen Expeditionen in der Welt der ewigen Finsternis. Herbig, München 1998, ISBN 3-7766-2046-3
- Peter Herring: The biology of the deep ocean. Oxford Univ. Pr., Oxford 2007, ISBN 978-0-19-854955-0
- Peter A.Tyler: Ecosytems of the deep oceans. Elsevier, Amsterdam 2003, 0-444-82619-X
- K. Horikoshi: Extremophiles in deep-sea environments. Springer, Tokyo 1999, ISBN 4-431-70263-6
- Manfred Leier: Weltatlas der Ozeane - mit den Tiefenkarten der Weltmeere. Frederking und Thaler, München 2001, ISBN 3-89405-441-7
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Alfred-Wegener-Institut, centro de la germana polusa kaj mara esplorado
- Videoj pri la profunda maro Arkivigite je 2009-03-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Aŭdodosieroj pri bruoj el la profunda maro
- La ekosistemo de la profunda maro kaj ties endanĝeriĝo fare de la homo[rompita ligilo]
- TTT-ejo de la ekspozicio pri la profunda maro en la naturmuzeo de Senckenberg Arkivigite je 2009-02-20 per la retarkivo Wayback Machine