Príbelce
Príbelce, hungare Fehérkút, germane Pribel estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Príbelce | |
hungare: Fehérkút, germane: Pribel | |
municipo | |
Preĝejo en Príbelce
| |
|
|
Oficiala nomo: Príbelce | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Banská Bystrica |
Distrikto | Distrikto Veľký Krtíš |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Novohrad |
Situo | Príbelce |
- alteco | 269 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 11′ 45″ N 19° 15′ 25″ O / 48.19583 °N, 19.25694 °O (mapo) |
Areo | 27,1945 km² (2 719,45 ha) |
Loĝantaro | 566 (31.12.2010) |
Denseco | 20,81 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1244 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 991 25 |
Telefona antaŭkodo | +421 47 |
Aŭtokodoj | VK |
NUTS | 516317 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
Vikimedia Komunejo: Príbelce | |
Retpaĝo: web.stonline.sk/pribelce | |
Portalo pri Slovakio |
Situo
redaktiPríbelce situas laŭ ĉefvojo Horné Semerovce-Veľký Krtíš. La lasta urbo troviĝas je 8 km.
Historio
redaktiLa unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1244 en latina formo "villa Prebul", poste, kiel jam 2 apartaj domaroj en 1354 (suba kaj supra vilaĝpartoj). En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la lokojn duaklasa. En 1828 loĝis en ambaŭ vilaĝoj resume 764 vilaĝanoj en 127 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en la 2 vilaĝoj 688 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Vinica, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. La 2 ĝemelvilaĝoj unuiĝis en 1966. En 2001 vivis en Príbelce 597 homoj, (589 slovakoj).
Famuloj
redaktiEn la municipo agadis naciaj renaskigantoj Janko Kráľ kaj Ján Rotarides kaj tie naskiĝis hungaria juristo János Csaplovics.
Vidindaĵoj
redakti- luterana gotika preĝejo el la 13-a jarcento, post 4 jarcentoj ĝi trakonstruiĝis
- lignaj sonorilostabloj el la 18-a jarcento kaj el la 19-a jarcento
- malfrubaroka kastelo el la 18-a jarcento, en la 20-a jarcento trakonstruiĝis
- turista vojeto