Plumboparulio
La Plumboparulio (Dendroica plumbea) estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj granda genro de Dendroica. Ĝi estas monotipa specio kiu troviĝas nur en Dominiko kaj en Gvadelupo. Ties naturaj habitatoj estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj aŭ humidaj arbaroj de malaltaj teroj.
Plumboparulio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Plumboparulio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Dendroica plumbea (Lawrence, 1878) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi estas specio iom diferenca el la samgenraj, ĉar la griza koloro multe hegemonias pli ol ĉe aliaj paruliedoj. Tiu ĝenerala koloro nomigas la specion metafore per "plumbo" kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo. Fakte estas specio kiu montras ĝenerale malhelgrizajn suprajn partojn kaj blankecajn al helgrizajn subajn partojn tre nuance aŭ striece je grizo en flankoj kaj brusto. Tiele rimarkindas ĉe tre malhelgriza fono blankaj du flugilstrioj kaj tre markata superokula strio kaj pli malgranda subokula makulo duonringa, similaj ĉiuj al tiuj de aliaj samgenranoj.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Dendroica plumbea. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de Julio 2007.