Portugallingva Vikipedio
La portugallingva Vikipedio (portugale: "Wikipédia em português" aŭ "Wikipédia lusófona") estas la eldono de Vikipedio en la portugala lingvo.
Portugallingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | pt.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | portugala |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 23-a de novembro 2024 | |
Artikolnombro | 1 138 448 |
Profundeco | 199 |
Paĝoj | 5 798 803 |
Redaktoj | 68 860 191 |
Uzantoj | 3 153 162 |
Aktivaj uzantoj | 8 783 |
Administrantoj | 51 |
Dosieroj | 64 052 |
Laŭ la disdivido de portugallingvanoj en la mondo, la plejparto el portugallingvaj vikipediistoj loĝas en la sudamerika lando Brazilo kaj la eŭropa lando Portugalio, sed la projekto ankaŭ havas signifan kvanton da kunlaborantoj en la aliaj oficiale portugalparolantaj landoj kaj teritorioj, do Angolo, Kabo-Verdo, Ekvatora Gvineo, Gvineo Bisaŭa, Mozambiko, Sao-Tomeo kaj Principeo kaj Orienta Timoro. El aliaj landoj, aparte elstaras verkantoj (aparte portugalaj elmigrintoj) en Nederlando. En septembro 2006, la vikipedia branĉo havis 61,3 procentaĵojn da kunlaborantoj el Brazilo, 17,7 procentaĵojn el Portugalio, 11,1 procentaĵojn el Nederlando kaj 9,9 procentaĵojn el ĉiuj aliaj ŝtatoj sume.
La 23-an de novembro 2024 ĝi enhavas 1 138 448 artikolojn.
Gravaj datoj
redakti- 11-a de majo 2001: oficiala ekesto de la portugallingva Vikipedio
- 31-a de oktobro 2002: enkonduko de la "tria etaĝo" de la programo MediaWiki, kio kaŭzas la perdon de la ĝistiama historio de artikoloj
- 9-a de julio 2004: la portugallingva Vikipedio atingas la sojlon dek mil artikoloj
- 26-a de januaro 2006: la projekto atingas la sojlon cent mil artikoloj kaj
- la 29-an de novembro 2006 havas la du cent milan artikolon.
- La 2007 ĝi atingas la sojlon tri cent mil artikoloj, kaj
- la 13-an de aŭgusto 2009: la sojlon kvin cent mil artikoloj.
- La 23-an de novembro 2024 ĝi enhavas 1 138 448 artikolojn.