Pilgrima urbo Haridvar kaj sankta rivero Gango sur montarpiedo de Himalajo. En akvoj de Gango ĉiujare lavas sin milionoj da hinduistoj, por ke ili purigu siajn korpon kaj animon. En Gangon oni ankaŭ ŝutas cindron de la mortintoj esperante, ke ili estos liberigitaj el sansaro.
La deveno de riĉa kaj komplika tradicio de hinduismo tuŝas cerŝajne ĝis la 3-a miljaro antaŭ Kristo, kiam en fekunda valo de rivero Induso floris por tiama tempo progresintaj civilizoj. Baza koncepto de la propra hinduismo kreiĝis en la jaroj 1500 a.K. per reciproka agado de tiuj ĉi civilizoj kun arjoj, kiuj sur hindan subkontinenton venis el Persio. Tiutempe evoluis klasika lingvo de hinduismo sanskrito kaj estiĝadis vedoj. Baza religia koncepto de hisnduismo estas brahmano - universala principo de la universo, la baza, nelimigita, ĉionensumiganta realeco. La brahmano revivigas ĉiujn vivajn estulojn kaj samtempe kreas atmon. La ekzistadon de la universo la hinda filozofio akceptas kiel senĉese ripetantan cirkuladon de la estiĝo kaj la pereo (sansaro).
Brahmao estas nocio devenanta el hinduismo, kiu markas tute nepriskribeblan bazon de ĉio. Brahmao estas neŝanĝema, senfina kaj nemontrita realeco de dia esenco de ekzistado, materio, energio, tempo kaj spaco en tiu ĉi universo. En Rigvedoj la brahmao igas estiĝi al unua ekzistado (hiranjagarbha), kiu unuiĝas kun dio de kreado. Brahmasutro, upaniŝadoj kaj Bhagavadgitao estas unuaj enkorpigoj de hiranjagarbho. Tiuj, kiuj komponis la upaniŝadojn, konsciis, ke atmo kaj brahmao estas unu kaj la sama:
„ Jatinam brahma bhavati sarathih.
Ĉio ĉi, kio estas, estas brahmao. ”
La ĉefa temo de Bhagavadgitao estas interparolo inter Kriŝno kaj Arĝuno meze de batalkampo Kurukŝetro. Arĝuno, la antaŭa batalanto de panduoidoj, ekkonstatas, ke en la malamika armeo estas multaj liaj parencoj kaj konfidas al sia ĉevalveturigisto Kriŝno: "o Kriŝno, mi ekvidas nenion bonan en tio, ke mi devas en la batalo mortigadi siajn parencojn".
La respondo de Kriŝno al la duboj de Arĝuno estas ĉefa plenigaĵo de la tuta Bhagavadgitao.
La tasko pri la demando kaj la respondo en Bhagavadgitao estas decidi la disputon, kiu komencis jam en upaniŝadoj kaj en frua budhismo - ĉu oni traktu aŭ tute rezignu pri naskodona aktiveco? Bhagavadgitao diras: trakti, sed rezigni pri la fruktoj de siaj faroj.
Patanĝalio estas konata kiel aŭtoro de Jogo sutroj kaj ampleksa komentario (Mahabhaŝja) al Okspeca traktado (Aŝtadhjaji) de Panini, kie li komentas sanskritan gramatikon. Lia plej konata verko estas Jogo sutroj, kiujn li komponis en la jaroj 200 ĝis 150 antaŭ Kristo. Patanĝali estas konsiderata kiel fondinto de la jogo, malgraŭ tio ke lia prelego pri la jogo estas fondita en sankhja-lernejo kaj Bhagavadgitao, kiuj estas pli malnovaj. Laŭ Patanĝali la jogo estas halto de ŝanĝoj de la menso kaj klarigas ok fakojn de la jogo dependaj de la stato de konscio, kiuj gvidas al unuigo: Jamo, Nijamo, Asano, Pranajamo, Pratjahara, Dharana, Dhjana kaj Samadhi. Mencioj pri la unuiĝinta konscio estas ankaŭ en Vedoj, kiuj estas konsiderataj kiel unuj el la plej malnovaj hindoeŭropaj verkoj kaj estas en ili mencioj pri la tempoj ĝis 8000 antaŭ Kristo.
Surbaze de Jogo sutroj de Patanĝali estiĝis diversaj fakoj de la jogo, krom aliaj Hatha jogo (pozicio de la korpo), Dĵnana jogo (Jogo de sciado), Bhakti jogo (Jogo de sindoneco), Dhjana jogo (Jogo de meditado) aŭ Raĝo jogo (Reĝa jogo). La jogo estas unu el ses sistemoj de la ortodoksa hinda filozofio kaj laŭ tiu ĉi filozofio la jogo alportas manieron, kiel sperti tiun plej malantaŭan realecon.
Plimulto de la hinduismaj diaroj (devaoj) estas kunigita kun la naturo - Vaju (vento), Agni (fajro) kaj multaj aliaj. La antaŭa loko de la hinduisma panteono apartenas al Indra. Lia patro estas Dhjajus-pita (ĉielo) kaj lia patrino estas Prthivi (tero). Li priregas la naturaperaĵojn kaj li estas reganto de ĉiuj devaoj. Pluaj signifaj deavoj estas aditjidoj, la filoj de Aditi kaj Kaŝjapa, kiuj prezentas 12 monatojn de la jaro - Dhata, Mitra, Arjaman, Rudra, Varuna, Bhaga, Surja, Vivaŝvan, Puŝan, Savitri, Tvaŝtri kaj Viŝnuo - kaj ili estas gardantoj de la universa ordo. Plu vasoj, kiuj prezentas la naturaperaĵojn kaj ili estas kompaniuloj de Indra - Apa (maro), Anala (lumo), Anila (vento), Dhara (pluvo), Soma (luno), Dhruva (polarstelo), Pratjusa (sunleviĝo) kaj Prabhasa (lumado) kaj sidhoj Dharma, Dĝnana, Vairagja kaj Iŝvarja (perfekte naskiĝintaj). La plej ĉefaj reprezentantoj de la hinduisma panteono estas Brahmo, Viŝnuo, Ŝivao kaj prapatro de la homaro Manuo. Inter la devoj apartenas ankaŭ sanktaj riveroj Gango, Sarasvatio kaj Jamuno.
Ĉiuj devaoj havas ankaŭ siajn virinajn similulojn (ŝaktiojn). Sarasvatio estas la virina similulo de Brahmo. Ŝi estas adorata kiel diino de amo kaj arto. Lakŝmio, la diino de beleco kaj riĉeco, estas virina similulo de Viŝnuo. Virina similulo de Ŝivao estas Parvati.
Inter la hinduismaj devaoj estas kalkulataj ankaŭ sanktuloj, orakolistoj kaj saĝuloj. Ili estas konsiderataj kiel, reenkarniĝuloj de Brahmo, certa devao aŭ homo, kiu atingis liberiĝon (mokŝon). En purana terminologio estas konataj sep principoj simbolataj de nomoj de sep orakolistoj - Bhrigu, Mariĉi, Atri, Pulastja, Pulaha, Kratu kaj Vaŝistha. Tiuj ĉi grandaj orakolistoj instruis malnovepokan sciadon brahmavidjon konata el upaniŝadoj. Inter la plej konataj hindaj orakolistoj apartenas Vjaso, kiu diktis Mahabharaton kaj faris aranĝon de Vedoj. Kiel mesaĝisto de la dioj estas konsiderata saĝulo Narada.