Azilo
Azilo (el latina asylum, el greka άσυλο, ásilo) estas loko, kie persekutata homo estis sekura kontraŭ siaj persekutantoj, laŭ kutimo aŭ leĝo.
Laŭ Francisko Azorín azilo estas Rifuĝejo. Publika domo por zorgi k. flegi orfojn, maljunulojn, almozulojn, malsanulojn, kiuj ne havas privatan protektanton.[1]
Historio
redaktiEn la antikvo, mezepoko, rifuĝejon (azilon) donis temploj, preĝejoj de dioj, kirkoj de Dio (jus asyli, asulia, asylum).
Gravaj aziloj estis:
- templo de Theseus
- sanktejo de diinoj Semnae (Eumenides)
- templo de Poseidon
- sanktejo de Diana (Aventinus-monto, Romo)
La rajton je azilo ĉesigis parte Tiberius kaj lasis tiun rajton nur al temploj dediĉitaj al vivantaj kaj vivintaj imperiestroj. Nur Antoninus Pius ĉesigis tiun adoradon je la monumentoj de la imperiestroj.
La azilrajto de la paganaj temploj pluvivis en la kristanaj preĝejoj.
Azilrajto
redaktiParagrafo 13 LIBERO DE MOVIGHO koncedas al chiu homo liberon de movigho : chiu rajtas libere forlasi sian landon kaj reveni
Por pli da detaloj vidu artikolon Politika azilo.
La azilorajto signifas rajton de azilo por tiuj homoj, kiujn oni persekutas pro politikaj, religiaj aŭ aliaj kaŭzoj. La rifuĝantajn homojn akceptas la lando, kiu donas azilon laŭ diversaj kriterioj.
La politika azilo gravis en la 20-a jarcento pro teruraj agadoj, forpeloj de la nazia kaj bolŝevika regado.
Nuntempe maloftas la politika persekuto, plimulto de la azilpetantoj atendas pli bonajn ekonomiajn kondiĉojn en la azildonanta lando, tiel ili estas ekonomiaj rifuĝintoj.
La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj inkludas la azilrajton en sia artikolo 14. Pro protekto azilrajto, Konvencio pri la statuso de la rifuĝintoj kaj senpatrujuloj estis adoptita en 1951.
Notoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 27.