Periero
Laŭ la helena mitologio, Periero (el la greka Περιήρης, «ĉirkaŭita de parapetoj»[1]) estis reĝo de Mesenio, en suda Peloponezo. Liaj parenceco kaj idaro varias laŭ la antikvaj fontoj, tamen en la plejmulto li estas filo de Eolo kaj Enareto[2], kaj edzo de Gorgofono, filino de la famaj Perseo kaj Andromedo. Laŭ ĉi tiu versio, li estis kultita kiel heroo, patrono de la eolianoj en Mesenio, kies kortego troviĝis en la urbo Andanio. Periero estis do, praulo kiu rilatigis la tindaridojn (Kastoro kaj Polukso, Heleno de Trojo, Klitemnestro, ktp.), la leŭkipidinojn (Febo kaj Hilajro), Penelopon, Idason kaj Linkeon, inter aliajn.
Periero | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Eble sama | Perieres |
Sekso | vira |
Patro | Eolo |
Patrino | Enareto |
Gefratoj | Sizifo |
Edzo/Edzino | Gorgofono |
Infanoj | Afareo • Leŭkipo • Tindaro • Ikario de Sparto • Ebalo • Deidamia • Halirrhothius • Pisus |
Johano Tzetzes priskribas alternativan genealogion, laŭ kiu li estis filo de Kinorto, reĝo de Sparto, kaj patro de Ebalo. Laŭ li, tiu lasta estis la edzo de Gorgofono, kaj patro de Tindaro kaj Ikario[3]. Tiu ĉi versio ne rilatigas Perieron al Deŭkaliono, sed al la dinastio de Lakedemono, rezulto de la aparta idiosinkrazio de la spartanoj, kiuj celis pravigi siajn influon kaj rajtojn sur Mesenio.
La Mitologia biblioteko mencias du malsamajn versiojn, sen elekto inter ili: li eble estas filo de Kinorto, edzo de Gorgofono kaj patro de Tindaro, Ikario, Afareo kaj Leŭkipo; aŭ li eble estas la filo de Eolo kaj patro nur de du el la filoj de Gorgofonoj, Afareo kaj Leŭkipo. Tiukaze, Tindaro kaj Ikario (kune kun Hipokoonto kaj Areno), estus gefiloj de Ebalo, filo tiel de la alia Periero (la filo de Kinorto kun la nimfo Bateo)[4].
Fine, Paŭzanio volis unuigi ambaŭ tradiciojn. Laŭ li, Gorgofono, la filino de Perseo, estis la una virino kiu edziĝis dufoje[5]. Ŝi estis edzino unue de Periero, reĝo de Mesenio kaj filo de Eolo, kaj naskis al li Leŭkipon kaj Afareon. Kaj post la morto de Periero, ŝi edziniĝis al Ebalo, reĝo de Sparto kaj filo de Kinorto, kaj havis kun li tri gefilojn: Tindaro, Ikario kaj Areno. En tiu versio, Hipokoonto estus la plej aĝa filo de Ebalo, kvankam natura filo, ĉar lia patrino estis ĉu Bateo, ĉu Nikostrato[6][7].
Aldone, en kelkaj versioj Periero estis patro ankaŭ de Polidoro (edzino de Peleo), Pizo (fondinto de samnoma urbo en Eliso), Ebalo (reĝo de Sparto) kaj Boro, la patro de Menestio, unu el la kvin kapitanoj de la aĥila armeo en la Troja milito. Kelkaj mitologiistoj konsideras, tamen, ke la patro de Boro estis alia rolulo nomiĝinta Periero kies edzino estus Polidoro, filino de Peleo[8][9].
Dum la regado de Periero alvenis al Mesenio Melaneo, reĝo de la driopoj. Por eviti konfliktojn, la mesenia reĝo donacis al li la urbon Eĥalio. Ĝi iĝis rezidejo de la driopa dinastio ĝis kiam Heraklo disrabis la urbon kaj mortigis Eŭriton, filo de Melaneo, kaj lian familion. Nur Jolo supervivis, malgraŭ ŝia klopodo sinmortigi, kaj iĝis sklavino de la heroo[10].
Antaŭe: | Mitaj reĝoj de Mesenio | Poste: |
---|---|---|
Polikaono | Periero | Afareo |
Periero, ĉar-konduktisto de Meneceo
redaktiKrom tiu, de la antaŭe priskribita, Periero estas ankaŭ la nomo de la tebana ĉar-konduktisto de Meneceo, patro de Kreono. En Onkesto, li vundigis aŭ mortigis Klimenon, patro de Ergino kaj reĝo de la minioj. Pune, la tebanoj altrudis al la minioj neelteneblan imposton, kiu originis militon inter la du popoloj[11].
Eksteraj ligiloj
redakti- Por pliaj detaloj pri la malsamaj parencecoj de Periero, vidu Komentoj pri Mitologia biblioteko, 3.188 ĉe Theoi.com.
- Pseudo-Apolodoro: Mitologia biblioteko, 1.9.5.
- 1.9.2-6: francalingva teksto.
- 1.9.5: anglalingva teksto, ĉe la Projekto Perseus, eld. de James George Frazer (1921).
- 1: greklingva teksto ĉe Vikifontaro.
- 1.9.2-6: francalingva teksto.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Robert Graves. The Greek myths.
- ↑ Heziodo. Katalogo de virinoj, fr. 10a.
- ↑ Johano Tzetzes. Pri Likofrono, 511.
- ↑ Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.10.
- ↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.15.28.
- ↑ Skolio pri Oresto, de Eŭripido, 457.
- ↑ Skolio pri Iliado, de Homero, 2.2.581.
- ↑ François Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie.
- ↑ Homero. Iliado, 1.16.
- ↑ Antonino Liberala. Metamorfozoj, 4.
- ↑ Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.4.11.