Per Kirkeby
Per KIRKEBY (naskiĝis la 1-an de septembro 1938 en Kopenhago, mortis la 9-an de majo 2018 en Kopenhago) estis dana artisto, verkisto, reĝisoro kaj geologo Pentristo, skulptisto, kaj poeto, li estas la ĉefa reprezentanto de la nuntempa arto en Danio.
Per Kirkeby | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de septembro 1938 en Kopenhago | ||||
Morto | 9-an de majo 2018 (79-jaraĝa) en Kopenhago | ||||
Tombo | Bispebjerg Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | dana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Danio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Kopenhago vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Sophus Windeløv Kirkeby (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pentristo verkisto filmreĝisoro desegnisto kinisto poeto grafikartisto geologo skulptisto universitata instruisto artisto vd | ||||
Laborkampo | Pentrado kaj skulptarto vd | ||||
Aktiva dum | 1955–2013 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Beacon ❦ Opera per Torino ❦ A Romantic Picture vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiLia patro estis inĝeniero pri municipa servo de Kopenhago, kaj lia avo, pentrartisto en Kanado.
Suferinte malakutan disleksion, Per Kirkeby preferis esprimi per desegnoj, li komencis en la pentrado 14-jaraĝa. Li lernis pri natursciencoj en la universitato de Kopenhago kaj de 1958 al 1965, partoprenis, kiel geologo al sciencaj ekspedicioj en Gronlandon.
En 1971 li estis nacia komisaro, reprezentanto de Danio en la Bienalo de Parizo, kaj iĝis ano de la Dana Akademio en 1982.
En 2000, cerbovaskula akcidento trafis lin. Danke al grava operacio, li retrovas siajn kapablojn kaj, en 2004, povas fini freskojn por la Kopenhaga Muzeo pri Geologio, inspiritaj el siaj ekspedicioj en Gronlando.
Verko
redaktiLi vivas kaj pentras en Kopenhago, kaj, somere, en insulo Læsø. Li ĉerpas inspiron de siaj pentroj el tero, ŝtonoj, likenoj, arboj, akvo, glacio... kaj estas admiranto de Paul Cézanne, Édouard Manet, Madame de Staël, Eugène Leroy kaj de la Majaa arkitekturo.
Li realigas monumentajn skulptaĵojn-arkitekturaĵojn el brikoj; unu el ili estas videbla en la Furkopasejo.
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Per Kirkeby, el "Fine Art Directory"
- angle kvin minutoj de Per Kirkeby (filmo)
- angle Biografio de Per Kirkeby en "LA Louver gallery" Arkivigite je 2011-07-28 per la retarkivo Wayback Machine
- france Biografio de Per Kirkeby (el la paĝaro de Francis Moreeuw)
- france Per Kirkeby: Arto en ludo[rompita ligilo]
- Desegnoj de Per Kirkeby (dana lingvo)