[go: up one dir, main page]

Paul Charles William Davies

angla fizikisto, eseisto kaj scienca vulgariganto, fama ankaŭ pro siaj studoj pri kosmologio kaj astrobiologio

Paul Charles William Davies (naskiĝis la 22-an de aprilo 1946 en Londono, Unuiĝinta Reĝlando) estas angla fizikisto, eseisto kaj scienca vulgariganto, fama ankaŭ pro siaj studoj pri kosmologio kaj astrobiologio.

Paul Charles William Davies
Persona informo
Naskonomo Paul Charles William Davies
Naskiĝo 22-an de aprilo 1946 (1946-04-22) (78-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla
Loĝloko Glenning Valley
Ŝtataneco Anglio
Aŭstralio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato-Kolegio de Londono - doktoro de filozofio (–1970)
Universitato de Londono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo fizikisto
universitata instruisto
verkisto
kosmologo Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj astrobiologio
TTT
Retejo https://cosmos.asu.edu/
vdr

Paul Charles William Davies magistriĝis ĉe Universitato-Kolegio de Londono en 1967 kaj akiris poresploran doktorecon en 1970 esplorante ĉe la astronomia observatorio de la sama universitato direktita de Fred Hoyle. Li estas titolulo de la katedro pri naturfilozofio ĉe la aŭstralia centro por astrobiologio de la Universitato Macquarie en Sidnejo.

Li estis titolulo de katedroj ĉe Universitato de Kembriĝo, de Londono, de Newcastle upon Tyne kaj de Adelajdo. Liaj esplorinteresoj etendiĝas el la Kosmologio al la Kvantuma kampa teorio, al la astrobiologio

Ekde 2005 li estas direktoro de la SETI (Post-Detection Science and Technology Taskgroup) de la Internacia Akademio de Astrofiziko. Li estas ankaŭ membro de la Microbes Mind Forum.

Prisciencaj vidpunktoj de Paul Charles William Davies

redakti

Paul Charles William Davies kosmologiscience alproksimiĝas al Roger Penrose kaj John David Barrow koncerne la rilatojn inter la Universo kaj la Konscienco. Li profunde esploris iujn el la plej angulplenaj problemoj de la samtempa kosmologio kontribuante senmitigi diversajn tabuojn ĉe scienculoj ĉi-kampaj: la koncepto pri senfino, la teorio de la naturo, la destino de la universo kaj ĝia origino, la apartaj nombraj rilatoj kiuj staras ĉe la bazo de la kosmo kaj de la homa vivo.

Li esploris pri la rolo de la teologia kredo en la priscienca esploro pensigante, ke la “fido” (konvinko) de la scienculoj pri la neŝanĝebleco de la fizikaj leĝoj devenas el la kristana teologio, kaj ke la konfido pri scienco “libera el ĉiu kredo” estas “malkaŝe falsa”: kio provokis hororajn reagojn ĉe diversaj scienculoj, al kiuj li respondis liverante kromajn precizigojn pri siaj konceptoj.

Davies duelis ankaŭ, pro sia teologia kredo, kun Richard Dawkins kiu vidas en Davies danĝeron, pro tiuj tezoj, por la scienco mem.[1]

En siaj esploroj pri la ebla vivo ekstertera, li proponis aliajn novajn metodojn de esploro inokuligante ke la nunaj ĉi-kaze esploristoj proponas metodojn imagante ke la vivotipo de la tero estas ankaŭ tiu de la eventuala astrobiologia vivo (nova formo de antropocentrismo.[2]

En la naturo li vidas aspektojn de celismo

Sian pensadon li resumis tiel: “Ateistoj deklaras ke le leĝoj (naturaj) 'senracie' ekzistas kaj ke la universo estas 'definitive absurda;' kiel scienculo mi trovas ke tio estas 'malfacile akceptebla,' ĉar ne povas manki tereno 'racia senŝanĝa' en kiun la naturo logika kaj orda alfondas siajn radikojn”. (El liaj verkoj).

Libroj

redakti

Li estas aŭtoro de ĉirkaŭ 30 publikigaĵoj, inter kiuj, diversaj el kiuj emantaj al vulgarigado. Sennombras la lingvoj en kiuj legiĝas liaj verkoj. Inter ili:

Publikaj rekonaj distingiloj por Paul Charles William Davies

redakti

La talento de Davies kiel priscienca vulgariganto estis premiita en Aŭstralio de Advance Australia Award kaj Australian Museum Eureka Prizes, dum en Unuiĝinta Reĝlando lin honoris la Medalo Kelvin 2001 kaj la premio de la Instituto de Fiziko, kaj en 2002 la Michael Faraday Prize de la Royal Society. Pro sia kontribuo al la plej profundaj implicoj de la scienco, al Davies estis alijuĝita la premio Templeton en 1995.

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti