Patrujo
Patrujo[1] estas lando, rigardata kiel apartenanta al iu gento aŭ nacio, pro tio, ke ĝi estas la lando de la patroj kaj de la avoj de la gentanoj aŭ nacianoj.
Patrujo aŭ Patrio (de la latina patrĭa) kutime temas pri la naskolando (aŭ adoptita), al kiu iu homo sentas sin ligita pro kulturaj, historiaj, sentimentaj aŭ aliaj kialoj. Patrio ankaŭ estas la naskolando de la gepatroj de persono, kiu estas ligita al ĝi eĉ se tiu persono ne naskiĝis en ĝi. La signifo de patrio povas havi politikajn kaj ideologiajn nuancojn, kaj pro tio ĝi povas havi plurajn interpretojn kaj propagandajn uzojn.
Hejmlando[2] estas la terpeco, kie oni naskiĝis, kaj kie oni havas sian hejmon.
La sento de hejmeco koncernas medio(j)n, kiu(j) dum longa tempo estis grava(j) por la individua evoluo de homo.
Por multaj homoj la termino hejmo erareme[3] identas al hejmlando kun la loĝloko, vilaĝo, urbo, regiono aŭ lando, kie ili travivis sian infanaĝon kaj junaĝon, do kie ili spertis primaran socian integriĝon (unue en la familio), kie ili do sentas "nestvarmon", kie ili "konas la regulojn", la normojn, la kulturon, kie interkompreniĝi eblas relative malkomplike kun aliaj homoj pro komuna spertofono. Tiele tio elvokas fortan kaj daŭran emocion de intimeco, alligiteco, identeco. El la vidpunkto de la psikologio, tio estas sento tute subjektiva, sendependa de realaj limoj.
Tion spegulas la sinonime uzataj vortoj kaj esprimoj:
- naskolando, naskotero, patrio, patrolando, hejmvilaĝo, hejmurbo, hejmregiono, hejmlando, mia vilaĝo, mia urbo, mia lando ...
Aliflanke, kiu forlasis sian patrujon povas sperti senton de hejmsopiro.
En la nuntempa mondo ĉiam pli da homoj migras al alia loko. Post pli longa tempo de vivo tie, la komence fremda medio povas iĝi nova patrujo aŭ dua patrujo.
Se iu intence transloĝigas al alia regiono aŭ lando, oni parolas pri patrio elektita.
La unuopaj etnaj lingvoj esprimas la nocion hejmo en sufiĉe individuaj manieroj, kies signifo konsiderinde malkongruas.
Ekzemple:
- angle: home, homeland, native place, native country
- arabe: ... (el vatan)
- ĉeĥe: domov, domovina, vlast, otcina
- france: foyer, lieu d'origine, patrie, pays natal, mon pays
- germane: Heimat, kunmetite Heimatdorf,-ort,-stadt,-land (~Vaterland), Zuhause
- hispane: mi pueblo, patria
- itale: patria, paese, terra natale, casa
- nederlandlingve: geboortestreek, geboortegrond, vaderland, tehuis
- portugale: pátria, país de origem, terra natal, casa, nativo, lar.
- ruse: .... (rodina)
- slovene: domovina
- sorabe: domovina
- svede: hem, hemmavid, hembygd.
(Rim.: La redaktinto anticipe pardonpetas pri eraroj en la listo.)
Opinioj
redakti"Ĉie ajn kie estas bone, mi estas hejme." (latine: "Patria est, ubicumque est bene." aŭ mallonge: "Ubi bene, ibi patria.")- Cicerono
"Mi estas homo antaŭ ol esti franca, ĉar mi estas necese homo, kaj estas franca nur pro hazardo." (Montesquieu)
"...Kaj tiam estos plenumita la belega revo de la inteligenteco: havi kiel patrio la mondon, kaj kiel nacio la homaron." (Victor Hugo en Antaŭparolo de "Les Burgraves" = La Burgografoj", 1843)
"Homo havas du patrujojn: unu estas lia domo, kaj la alia estas la mondo." (Luigi Lunari en sia poemo "25-a de aprilo 1945", pri la fino de la Dua mondmilito).
|
.
|
.
|
.
"Mi ne havas hejmsopiron. Mi lernis, ke tio, kio estu hejmlando, kio estu la patrio, estas peklita kaj enfiksita en dosierojn, kaj, ke ĝi estas reprezentata en la formo de ŝtataj oficistoj, kiuj elpelas tiel certe la honestan hejmsopiron, ke eĉ ne spuro de ĝi postrestas2. Kie mi estas hejme? Tie, kie mi troviĝas kaj kie neniu min ĝenas. Tie, kie neniu volas scii, kiu mi estas kaj kion mi faras. Kie neniu volas scii, de kie mi venis, tie estas mia hejmo, tie estas mia patrujo." (B. Traven en La Mortula Ŝipo, trad. Hans-Georg Kaiser)