Packontrakto
Pactraktato, aŭ pacinterkonsento, estas traktato inter malamikaj partioj, kiu oficiale finas militan staton inter la partioj kaj starigas finan pacon inter ili, plenumante la ĉefajn kondiĉojn por atingi ĝin. Pacinterkonsento celas konstitui konstantan interkonsenton, kaj tiel diferencas de aliaj situacioj de portempa ĉesigo de malamikecoj aŭ batalhalto.
La enhavo de packontrakto kutime dependas de la naturo de la disputo inter la partioj. Kaze de grava milito inter multaj landoj, sola internacia traktato eble estos subskribita, kiu traktos ĉiujn problemojn inter la partioj.
Oftaj aferoj inkluzivitaj en packontrakto estas:
- Formala interkonsento pri la limoj de ĉiu lando
- Procezoj por solvi estontajn konfliktojn
- Aliro al resursrimedoj kaj ilia asigno al ĉiu partio.
- Statuso de rifuĝintoj
- La statuso de la militkaptitoj
- Forigo de ekzistantaj ŝuldoj
- Validante ekzistantajn traktatojn
- Difinantaj kazoj, kiuj konsistigas rompon de interkonsento
Kelkaj pactraktatoj havis asientojn, tio estas dokumento pere de kiu aro da komercistoj ricevis la monopolon pri difinita komerca vojo, varo aŭ produkto.
El la antikva mondo
redaktiLa plej frua konata packontrakto estas la traktato inter la hitita imperio kaj la Konfederacio de Hayasa-Azzi (ĉirkaŭ) 1350 a.K.
Unu el la plej famaj interkonsentitaj pactraktatoj estas la hitita-egipta packontrakto, subskribita en antikva Egiptio en 1259 a.K., post la Batalo de Kadeŝo. Ambaŭ flankoj perdis multajn fortojn dum la batalo, kaj ambaŭ flankoj tute ne povis permesi plu batali, pro aldonaj eksteraj minacoj: Antikva Egiptio alfrontis la taskon defendi sian okcidentan limon de la invado de la libiaj triboj konstruante vicon de fortikaĵoj laŭlonge de la limo, dum la hititoj alfrontis pli grandan minacon en la formo de la Asira Imperio, kiu konkeris la apudajn teritoriojn al iliaj.
La packontrakto estis skribita en du versioj, unu en egiptaj hieroglifoj, kaj la alia en akada kojnskribo. Ambaŭ versioj pluvivis. Dulingvaj tiaspecaj interkonsentoj oftas ĝis hodiaŭ.
La interkonsento, subskribita de Ramseso la 2-a kaj Ĥattusili la 3-a, iras pli ol la simpla deklaro pri fino de malamikecoj kaj batalhalto. Ĝi ankaŭ inkluzivas interhelpan aliancon en la okazo ke unu el la partioj estas atakita de tria, aŭ en kazoj de internaj disputoj. Ĝi enhavas klaŭzojn pri la reveno de rifuĝintoj al ilia loko de origino kaj malpermesas damaĝon al ili, kaj ankaŭ minacojn de venĝo en kazoj de malobservo de la interkonsento.
Ĉi tiu interkonsento havas tiom da historia signifo en la kampo de internaciaj rilatoj, ke kopio de ĝi estas montrata ĉe la enirejo de la ĉefsidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko.