Otto la 1-a (Bamberg)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Otto la 1-a (apartigilo) |
Otto la 1-a (naskiĝinta ĉ. 1060, mortinta la 30-an de junio 1139) estis romkatolika episkopo de Bamberg: lando lia tiutempe ankoraŭ submetata estis al la ĉefepiskopo de Majenco. Kromnomiĝas li apostolo de la Pomerio. Kanonizo estis jam en 1189. Devenis li el ŝvabia nobela familio.
Sankta | |||||
Otto la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Otto von Bamberg | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1060 en Mistelbach, Frankonio | ||||
Morto | 30-an de junio 1139 (79-jaraĝa) en Bamberg | ||||
Tombo | Bamberg vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1106–) verkisto katolika sacerdoto diplomato vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post edukado en la monaĥejo Hirsau (aŭ je Eichstätt?) li ricevis en 1082 la komision akompani la imperiestran fratinon Judith al la kortego de la nova edzo, la pola duko Vladislao la 1-a Hermano. Revokis lin imperiestro Henriko la 4-a nomumonte lin gvidanto de la katedralkonstrukomisiono por Speyer. La karieron daŭrigis estreco de la reĝa kancelario. Kristnaske de 1102 li nomumiĝis episkopo de Bamberg.
Regante li starigis pli ol 30 klostroj, hospitaloj, konventoj. Okaze de la investitura konflikto inter la roma papo kaj la imperiestro Otto havis ŝlosilan rolon, ĉar estis li kaj sekulara princo kaj episkopo. Tiel perado lia necesis kaj sukcesis. Ĉar ankaŭ danke al li estiĝis en 1122 la t.n. konkordato de Worms. Poste li moderigis la kristanigon de Pomerio laŭ peto de la pola duko Boleslavo la 3-a (ĝis 1128).
Nur kvin jardekoj post la forpaso li iĝis sanktulo (en 1189). Festotago lia estas la 30-a de junio.
Eksteraj ligiloj
redakti- ekumenisma leksikono pri sanktuloj
- Maren Gottschalk: "30.06.1139 – Todestag des Bischofs Otto von Bamberg" - ĉe: WDR, 30.6.2014 (Zeitzeichen; podkasto radifonia)
- J.E. Stadler: "Otto, S. (2)" - ĉe: Vollständiges Heiligen-Lexikon, volumo 4. Augsburg 1875, p. 637-651
- ligiloj ĉe DDB