Organizaĵo
socia ento establita por renkonti bezonojn aŭ trakti komunan celon
Organizaĵo estas tuto da homoj kuniĝintaj por la atingo de komuna celo, preskaŭ ĉiam laŭ difinita leĝa regularo (ne ĉiam koincidanta kun la ŝtataj leĝoj). Estas naciaj organizaĵoj kaj internaciaj organizaĵoj, registaraj organizaĵoj, interregistaraj organizaĵoj kaj neregistaraj organizaĵoj (NRO), komercaj organizaĵoj kaj neprofitcelaj organizaĵoj. Eta organizaĵo povas ricevi aliajn nomojn: klubo, societo, grupo, bando. Se la celo de la organizaĵo estas provizo de mono al unuopuloj, ĝi nomiĝas fondaĵo.