Orfrunta parulio
La Orfrunta parulio (Myioborus ornatus), estas birdospecio de la familio de Paruliedoj kaj genro de Mjoboroj kiuj karakteras pro montrado de blankaj eksteraj vostoplumoj kaj havo de malhelaj supraj partoj kaj flavaj al ruĝaj subaj partoj. Ĝi troviĝas en arbaroj kaj arbustaroj de Andoj de Kolombio kaj tre okcidenta Venezuelo.
Orfrunta parulio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Orfrunta parulio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Myioborus ornatus (Boissonneau, 1840) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Simile al ĉiuj membroj de la genro, ankaŭ tiu specio havas malhelgrizajn al ardeznigrecajn suprajn partojn kaj tre flavajn subajn partojn, sed en kapo estas distingiloj, nome tre blanka vizaĝo (ĉirkaŭokule, suba frunto kaj mentono), dum el la supra frunto al la kronopinto estas tre sulfurflava zono; tiuj du eroj karakteras la specion kaj nomigas ĝin ankaŭ en la latina scienca nomo kiel ornatus, tio estas “ornata”. Beko, okuloj kaj kruroj estas nigraj.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Myioborus ornatus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 26an de julio 2007.