Ora TP
La premioj Ora TP aŭ hispane TP de Oro respektive katalune TP d'Or estis hispanaj premioj donitaj ĉiujare de la revuo Teleprograma (TP), al kiuj poste aliĝis la revuoj Teleindiscreta kaj Fotogramas, per voĉdono de ĝiaj legantoj, kiuj distingis la laboron en malsamaj areoj de televido en Hispanio. Ili estis atribuitaj dum 40 jaroj, inter 1972 kaj 2012. Unu el la unuaj eksterlandaj premiitoj en 1974 la tiam 15-jara sveda aktorino Inger Nilsson pro sia aktorado de la fabele forta kaj kuraĝa knabino Pipi Ŝtrumpolonga[1][2]
Ekde la jaro 2013 la premioj integriĝis en la ĉiujaran premiadon Premios Iris de España de la Akademio de Televido kaj Aŭdvidaj Sciencoj kaj Artoj de Hispanio (hispane Academia de Televisión y de las Ciencias y Artes del Audiovisual de España, katalune Acadèmia de les Ciències i les Arts de Televisió d'Espanya).
Referencoj
redakti- ↑ raporto pril la Inger Nilsson en 1974 en artikolo de januaro 2009 en la retejo telepatetico (hispane)
- ↑ La premio al Inger Nilsson ankaŭ estas menciita en imdb.