[go: up one dir, main page]

Opinio estas persona kredo, penso pri ia afero. Norme, opinio estas influata per antaŭjuĝoj aŭ emocioj, tiel oni povas disputi ĝin. Tamen, konataj faktoj povas influi opiniojn.

Ĝenerale filozofoj distingas opinion disde scio. Sed aliaj emfazas pri la emocia sociaj, arbitraciaj flankoj de "scio", aŭ negas realecon de ia objektiva, el kieldia ekstero, veno de "certeco": do laŭ ili eĉ scio estas ia opinio. Vidu sciteorio, Karneado, Kartezio, Paul Feyerabend.

Multaj gazetoj havas apartan sekcion por montri opiniojn de redaktistoj aŭ legantoj.

Proverbo

redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri opinio en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo 
     Vera opinio montriĝas en ebrio. 
  • Citaĵo 
     Propra opinio ne estas leĝo por alia. 
  • Citaĵo 
     Kiom da kapoj, tiom da opinioj. 

Referencoj

redakti
  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-12-20.

Vidu ankaŭ

redakti