Ostia
Ostia - en Esperanto ankaŭ nomiĝebla Ostio - dum la antikva epoko estis la havena urbo de la antikva urbo Romo kaj eble ties unua kolonio. Nuntempe proksime de la antikva urbo estas moderna loĝloko samnomo, kiu apartenas al la urba teritorio de la moderna urbo Romo, kaj la antikvan loĝlokon oni nun nomas Ostia Antica.
Ostia | ||
---|---|---|
arkeologia loko, antikva urbo [+] | ||
Lando | Italio | |
Situo | Ostia, Latio | |
- koordinatoj | 41° 45′ 21″ N, 12° 17′ 30″ O (mapo)41.75583312.291667Koordinatoj: 41° 45′ 21″ N, 12° 17′ 30″ O (mapo) [+] | |
Areo | 1,5 km² (150 ha) | |
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | |
Ostia | ||
Vikimedia Komunejo: Ostia Antica [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La ruinoj de la antikva havenurbo situas proksimume 23 kilometrojn sudoriente de la roma urbocentro ĉe la enfluejo de la rivero Tibero en la Mediteranean Maron. La nomo "Ostia" devenas de la latinaj vortoj os, „buŝo“ kaj ostium, „enirejo“ kaj celas la riveran enfluejon en la maron.
Eksteraj ligiloj
redakti- Ostia Antica (ampleksaj informoj pri la arkeologia loko, angle)
- Ostia Antica (turismaj informoj, itale)
41° 45' 21" norde, 12° 17' 30" oriente Mapo