Ondo de Daŭgava
Ondo de Daŭgava estis oficiala monata organo de Riga Esperanto-Societo ekde aprilo 1925 ĝis 1935. La nomo devenas de la rivero Daŭgavo, kiu trafluas la urbon Riga.
La societo en 1927 organizis Latvian Esperanto-Kongreson, kiu ŝanĝis la statuton kaj el Riga Esperanto-Societo fariĝis Latva Esperanto-Societo, kies organo plu estis la gazeto Ondo de Daŭgava. En 1930 la societo aranĝis la 1-an Baltlandan Esperanto-Kongreson, en 1935 la gazeto ĉesis aperi kaj en 1941 la sovetia okupacio malpermesis la Esperanto-movadon en Latvio.
La Ondo de Daŭgava komence aperadis nur tajpita (mimeografata) ĝis 1932, ekde 1933 kompostita, kaj alportis diversajn informojn pri la latvia kaj tutmonda Esperanto-movadoj. Ĉefa redaktoro estis Augusts Kazoks, ekde 1932 Genadij Tupicin.
Fontoj
redakti- Enciklopedio de Esperanto, kapvortoj Gazetaro-Latvujo, Kazoks, Kurzens, Latvolando,.
- Jarlibro de UEA, 1927-1933
- Jozefo Takács: Katalogo de la Esperanto-gazetaro, 1934