Niĝera Delto
La Niĝera Delto, nome delto de la rivero Niĝero en Niĝerio,[1] estas tre dense loĝata regiono foje nomata la Oleriveroj ĉar ĝi estis iam ĉefa produkta areo de palmoleo. La areo estis la Brita Olerivera Protektorato el 1885 ĝis 1893, kiam ĝi etendiĝis kaj iĝis la Niĝerborda Protektorato.
Niĝera Delto | ||
---|---|---|
Regiono | ||
riverdelto [+] | ||
Lando | Niĝerio | |
- koordinatoj | 5° 19′ 34″ N, 6° 28′ 15″ O (mapo)5.326116.47083Koordinatoj: 5° 19′ 34″ N, 6° 28′ 15″ O (mapo) | |
Niĝera Delto | ||
Vikimedia Komunejo: Niger Delta [+] | ||
La Niĝera Delto, kiel estas nuntempe difinita oficiale fare de la niĝeria registaro, etendas al ĉirkaŭ 70,000 km² kaj konstituas 7.5% el la terareo de Niĝerio. Historie kaj kartografie, ĝi konsistas el nuntempa Bajelsa, Delta, kaj Rivera Ŝtatoj. En 2000, tamen, la reĝimo de Obasanjo inkludis la novajn entojn de Abia, Akwa-Ibom, Krosrivera, Edo, Imo kaj Ondo Ŝtatoj en la regiono. Ĉirkaŭ 31 milionoj da loĝantoj[2] el pli ol 40 etnaj grupoj kiaj la Bini, Efikoj, Ibibioj, Igboj, Anaangoj, Oronoj, Iĝavoj, Icekirioj, Isokoj, Urhoboj, Ukvuanioj, kaj Kalabarioj, estas inter la loĝantoj de la Niĝera Delto, kiuj parolas ĉirkaŭ 250 diversajn dialektojn.
La Niĝera Delto, kaj la "South South Zone" (sudsuda zono), kio inkludas la teritoriojn de Akwa Ibom Ŝtato, Bajelsa Ŝtato, Krosrivera Ŝtato, Delta Ŝtato, Edo Ŝtato kaj Rivera Ŝtato estas du diferencaj entoj. Dum la Niĝera Delto estas la ole-produkta (nun nafto-produkta) regiono, la Niĝeria Sudsudo estas geo-politika zono.
La delto estas nafto-riĉa regiono, kaj estis centro de internacia polemikaro pri detrua poluado kaj ekocido, kleptokratio (ĉefe dum la reĝimo de Abacha), kaj perforto kontraŭ la homaj rajtoj je kio la nederlanda entrepreno Royal Dutch Shell estis implikita.
Notoj
redakti- ↑ C. Michael Hogan, "Niger River", in M. McGinley (ed.), Encyclopedia of Earth, Washington, DC: National Council for Science and Environment, 2013.
- ↑ CRS Report for Congress, Nigeria: Current Issues. Ĝisdatigita en la 30a de januaro 2008.
Referencoj
redakti- American Association for the Advancement of Science, Niger Delta Arkivigite je 2005-11-19 per la retarkivo Wayback Machine
- Niger-Delta Development Commission, Niger Delta: A Brief History Arkivigite je 2005-10-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Environmental Rights Action Arkivigite je 2005-08-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Niger Delta-Archive of News,Interviews, Articles, Analysis from 1999 to Present Arkivigite je 2009-08-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Proceedings of the Ibibio Union 1928-1937. Edited by Monday Efiong Noah. Modern Business Press Ltd, Uyo.
- News on the Niger Delta
- Urhobo Historical Society (4a aŭgusto 2003). Urhobo Historical Society Responds to Itsekiri Claims on Wari City and Western Niger Dealta.
- "Nigeria's agony dwarfs the Gulf oil spill. The US and Europe ignore it"
Eksteraj ligiloj
redakti- Curse of the Black Gold, Hope and betrayal on the Niger Delta Arkivigite je 2008-08-26 per la retarkivo Wayback Machine, National Geographic, February 2007.
- More about the Niger Deltans
05° 19′ 34″ N 06° 28′ 15″ O / 5.32611 °N, 6.47083 °O (mapo)