Oksana Zabuĵko
ZABUĴKO Oksana ukraine Оксана Забужко (naskiĝis la 19-an de septembro 1960 en Lucko) - ukraina poetino, prozisto, eseisto, literatur- kaj kulturologo.
Oksana Zabuĵko | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Оксана Стефанівна Забужко |
Naskiĝo | 19-an de septembro 1960 (64-jaraĝa) en Lucko, Volina provinco, Ukraina Soveta Socialisma Respubliko |
Lingvoj | ukraina |
Ŝtataneco | Ukrainio |
Alma mater | Faculty of Philosophy, Taras Shevchenko National University Kyiv (en) |
Okupo | |
Okupo | poeto eseisto verkisto filozofo literaturkritikisto |
TTT | |
Retejo | http://www.zabuzhko.com/ |
Studis filozofion en Kijiva Universitato, doktoriĝis pri filozofio je la temo "Estetika naturo de liriko kiel speco de arto" (1987). Instruis ukrainologion en diversaj universitatoj de Usono (1992-1994); nun - supera kunlaboranto de akademia Skovoroda Instituto de Filozofio.
La unua poemaro "La maja prujno" (ukraine "Травневий іній") aperis en 1985. Ŝiaj poemoj estas tradukitaj en ĉ. 30 lingvojn.
La plej fama romano "Kampesplorado de l'ukraina sekso" (ukraine "Польові дослідження з українського сексу") nur en la ukraina lingvo de 1996 estis eldonita 8-foje kaj tradukita en 10 lingvojn. Novelaro "Fratino, mia fratino" (2003), romano "Muzeo de forlasitaj sekretoj" (2009).
Aŭtoris multajn kulturologiajn artikolojn kaj eseojn, eldonitajn en Ukrainio kaj eksterlande.
Ricevis multajn premiojn en Usono, Germanio, Aŭstrio, Rumanio, Ĉeĥio.