Nugato
Nugato estas dolĉaĵo produktata el diversaj ingrediencoj, kies bazo estas mielo aŭ sukero kaj migdaloj.
Nugato estas tipa produkto de la mediteranea regiono. Ĝi povas esti blanka (kun kirlita ovoblanko) aŭ nigra (sen ĝi). Ĝi povas enhavi mielon, karamelon kaj/aŭ sukeron, nuksojn (migdalojn, pistakojn, avelojn), fruktojn kaj aromaĵojn.
Nugato kun pistakoj aŭ konfititaj fruktoj nomiĝas hispana nugato[1]
Vidu ankaŭ
redakti- Nugato de Montélimar
- Toblerone, ĉokolado kun nugato
- Marcipano, dolĉaĵo el migdaloj
- Halvao, dolĉaĵo el sezamo