[go: up one dir, main page]

Nihon Hidankjo

japana organizaĵo

La Japana Konfederacio de Organizaĵoj de A- kaj H-Bombaj Suferantoj (日本原水爆被害者団体協議会 Nihon gensuibaku higaisha dantai kyōgi-kai?), plejofte mallongigita al Nihon Hidankyō (日本被団協 Nihon Hidankyō?), en Esperanto Nihon HidankjoNihon Hidankjoo, estas organizaĵo en la formo de popola movado kaj interesgrupo formita de hibakuŝoj en 1956, kun la celoj premadi la japanan registaron plibonigi subtenon de la viktimoj kaj lobii registarojn por abolicio de nukleaj armiloj [1].

Nihon Hidankjo
emblemo
ombrelorganizaĵo
interesogrupo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 10-a de aŭgusto 1956 vd
Lando(j) Japanio vd
Sidejo Shibadaimon
Adreso 東京都港区芝大門1丁目3-5ゲイブルビル9階
Poŝtkodo 105-0012
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Sueiĉi Kido (2017–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Antaŭ ĉio, ĝi vidas sin kiel la unusola nacia organizaĵo por la pluvivantoj de la atombomboj ĵetitaj sur Hiroŝimo kaj Nagasako je la fino de la Dua Mondmilito, kiuj estas konataj kiel "Hibakuŝoj". La membroj venas el ĉiuj japanaj gubernioj.

La organizaĵo estas gajninto de la Nobel-premio pri paco 2024.[2]

Historio

redakti

Nihon Hidankyō estis fondita la 10-an de aŭgusto 1956 fare de Senji Yamaguchi kun la celo reprezenti la interesojn de tiuj trafitaj per la atombombadoj. Yamaguchi mem suferspertis severajn radiadbrulvundojn la 9-an de aŭgusto 1945, kiel 14-jaraĝa laboristo en Mitsubishi-armilfabriko en Nagasako, kiu lasis lian vizaĝon permanente malbeligita.

La celoj de la organizaĵo inkluzivas, ĉefe, la batalon kontraŭ nuklea milito, la detruo de ĉiuj nukleaj armiloj kaj la kreado kaj subskribo de internacia traktato malpermesanta nukleajn armilojn. Ĝi postulas ankaŭ ŝtatan kompenson por la viktimoj kaj damaĝoj kaŭzitaj de la atombombado kaj pravigas tion dirante, ke la ŝtato partoprenis en la mondmilito kaj tial respondecas pri la damaĝo kaŭzita de la bombado. Fine, ĝi postulas certigi la protekton kaj subtenon de la Hibakuŝo, el kiuj pli ol 300 000 ankoraŭ vivas en Japanio kaj multaj pli en Koreio kaj aliaj partoj de la mondo [3].

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. HIDANKYO. Nihon Hidankyo (anglalingva retejo). Alirita 2024-10-15.
  2. Nobel Peace Prize awarded to the Japanese organisation Nihon Hidankyo of survivors of the World War II atomic bombings. telegraphindia.
  3. Royen (2024-10-11) Press release. Alirita 2024-10-11.

Eksteraj ligiloj

redakti