Narevo
rivero en Pollando kaj Belorusujo
La Narevo (beloruse Нараў, Naraŭ, pole Narew) estas rivero en Belorusio kaj Pollando. Ĝi entute longas 484 kilometrojn, el kiuj 448 kilometroj situas en Pollando. 312 kilometroj de la rivero estas ŝipe paseblaj.
Narevo | |
---|---|
rigardo al la rivero ĉe Strękowa Góra
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Belorusio kaj Pollando |
Longeco | 484 km |
Fluo | |
Fonto | Bjaloveŝa erikejo (Belorusio) |
- Alteco super marnivelo | 159 m |
- Koordinatoj | 52° 52′ 25″ N, 24° 13′ 9″ O (mapo)52.87361111111124.219166666667 |
Enfluejo | apud Nowy Dwór Mazowiecki (iom norde de Varsovio) en la riveron Vistulo |
- Alteco | 67 m |
- Koordinatoj | 52° 26′ 1″ N, 20° 40′ 37″ O (mapo)52.43361111111120.676944444444 |
Geografio | |
Trairataj urboj | Bresto |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Supraśl, Biebrza, Pisa, Szkwa, Rozoga, Omulew, Orzyc, Wkra |
- Maldekstraj | Narewka/Narauka, Orlanka, Orz, Okcidenta Bugo |
La rivera fonto troviĝas en la Bjaloveŝa erikejo en Belorusio, norde de la urbo Bresto. Apud Nowy Dwór Mazowiecki iom norde de Varsovio la Narevo enfluas la riveron Vistulo, post kiam ĝi mallonge antaŭe enprenis la akvon de la rivero Okcidenta Bugo.
La rivero havas grandan reton de riveraj branĉoj, kiu krom la riverdelto de Danubo estas ekologie unika en Eŭropo. Multaj specioj de birdoj ĉi tie elkovas siajn idojn.