Molins de Rei
Molins de Rei[1] [muˈlinz ðə ˈrej] estas urbo kaj municipo en proksimo de Barcelono en Katalunio, Hispanio, kaj apartenas al la provinco kaj metropola areo de Barcelono. Ĝi estas parto de la komarko Baix Llobregat.
Molins de Rei | |||
---|---|---|---|
municipo de Katalunio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 08750 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 26 555 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 670 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 25′ N, 2° 1′ O (mapo)41.4138888888892.0158333333333Koordinatoj: 41° 25′ N, 2° 1′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 38 m [+] | ||
Areo | 15,9 km² (1 590 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Molins de Rei [+] | |||
La urbo havas 25 687 loĝantojn (2018) kaj areon de 15.9 km². En ties municipa teritorio estas infrastrukturoj de granda gravo por la proksima grandurbo Barcelono, je nur 18 km de la urbocentro.
Ĝi estas sur la maldekstra borco de la rivero Llobregat, ĉe la aŭtoŝoseo A-7 el Valencio al La Jonquera kaj ĉe la ŝoseo N-II. Ties loko faras Molins de Rei strategian kaj dinamikan municipon, kun gravaj ekzemploj de komerca kaj industria entreprenemo.
Tradicie la ĉefa ekonomia aktiveco de la municipo estis agrikulturo. La instalo de diversaj fabrikoj en la municipo okazigis en la 1960-aj jaroj la alvenon de enmigrintoj devenaj de tre diversaj partoj de Hispanio. La pliigo de la loĝantaro okazigis siavice la perdon de kultiva grundo pro kio tiu tradicia agado restis limigita al duaranga loko.
Notoj
redakti- ↑ La nomo rilatas al muelejoj, kiuj jam estis dokumentitaj fine de la 12a jarcento.