Molde
komunumo en Møre og Romsdal, Norvegio
Molde estas komunumo kaj urbo en okcidenta parto de Norvegio, administra centro de distrikto Møre og Romsdal, kun ĉirkaŭ 18.000 loĝantoj. Ĝi situas sur marbordo de Moldefjordo. La urbo estas haveno ekde la 15-a jarcento, ĝin parte neniigis incendio en 1916 kaj grave detruiĝis ankaŭ dum la Dua Mondmilito. Post la milito Molde tute rekonstruiĝis. La urbo estis en aprilo de 1940 provizora sidejo de la norvega registaro. Plej gravaj ekonomiaj branĉoj estas la fiŝeksporto kaj la teksaĵa kaj mebla produktadoj.
Molde | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo de Norvegio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Norvegio | ||||
Provinco | Møre og Romsdal | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 32 446 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 22 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 62° 44′ N, 7° 11′ O (mapo)62.7333337.183333Koordinatoj: 62° 44′ N, 7° 11′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 130 m [+] | ||||
Areo | 1 503,36 km² | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Molde [+] | |||||
Molde ricevis ankaŭ la nomon "urbo de la rozoj" pro siaj miraklaj ĝardenoj. En la urbo okazas ĉiusomere la Ĵazfestivalo de Molde. La norvega aŭtovojo 64, nomata Atlanterhavsveien ligas ĝin al la urbo Kristiansund.