Monda Heredaĵa Konvencio
La Monda Heredaĵa Konvencio aŭ Konvencio de Monda Heredaĵo, formale la Konvencio pri protekto de la Monda Kultura kaj Natura Heredaĵo, estas internacia traktato subskribita la 23-an de novembro 1972, kiu kreis la liston de aparte protektindaj Mondaj Heredaĵoj, kun la plej grava celo de naturkonservado kaj la konservado de kulturaj trajtoj. La konvencio, subskribita dokumento de internacia interkonsento, gvidas la laboron de la Komitato de la Monda Heredaĵo. Ĝi estis evoluigita dum sepjara periodo (1965-1972).
Monda Heredaĵa Konvencio | ||
---|---|---|
Übereinkommen zum Schutz des Kultur- und Naturerbes der Welt | ||
traktato | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La konvencio difinas kiuj ejoj povas esti konsiderataj por enskribo en la liston de Monda Heredaĵo, fiksas la devojn de la registaroj de ĉiu lando identigi eblajn ejojn, protekti kaj konservi ilin. La subskribintaj landoj promesas konservi la ejojn de Monda Heredaĵo situantajn sur sia teritorio, kaj regule raporti pri la stato de sia konservado. La kongreso ankaŭ fiksas kiel la Monda Heredaĵo-Fondaĵo estas uzota kaj administrata.[1]
La Konvencio - en la angla, la araba, la ĉina, la franca, la hebrea, la hispana, la portugala kaj la rusa - estis adoptita de la ĝenerala konferenco de Unesko la 16-an de novembro 1972, kaj subskribita de la prezidanto la ĝenerala konferenco de Unesko, Toru Haguiwara (とる はぐいわら), kaj la Ĝenerala Direktoro de Unesko, René Maheu, la 23-an de novembro 1972. Ĝi estas tenita en la arkivoj de Unesko.