Mirtelo
Mirtelo [1] (Vaccinium myrtillus) estas specio de vakcinio. Ĝia alteco estas 10-50 centimetroj. Ĝi havas helverdajn foliojn, kiuj defalas en la aŭtuno. La ruĝaj floroj fariĝas bongustaj malhelbluaj beroj. La pulpo estas violkolora.
Mirtelo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
floranta mirtelo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Vaccinium myrtillus L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Tiu holarktisa specio estas kutima en Eŭropo, krom en la regiono ĉirkaŭ la Mediteraneo. En Azio ĝi estas iom kutima en la nordo, sed pli kutima en nord-okcidento [2] ol en nord-oriento. En Nordameriko ĝi troviĝas nur en Gronlando, en okcidenta Kanado kaj en okcidenta Usono .
Oni povas manĝi la berojn krudaj, kuiri ilin en tortoj aŭ fari konfitaĵon, sukon, vinon ktp.
La beroj enhavas tre multe da antioksidantoj, vitaminon C kaj iom da fero kaj magnezio. Estas diversaj teorioj ke mirteloj helpas la vidkapablon aŭ kuracas vidproblemojn. Ĉu tio science validas, restas neklare.
Vidu ankaŭ
redaktiNutra valoro
redaktiLa nutra valoro de 100 gramoj da freŝaj mirteloj:
Energio | 176 kĴ |
Karbohidrato | 11 g |
Proteino | 0,6 g |
Graso | 0,6 g |
Vitamino C | 30,0 mg |
Vitamino A | 6,0 µg |
Vitamino B6 | 0,1 mg |
Kalcio | 13,0 mg |
Fero | 0,7 mg |
Magnezio | 2,03 mg |
Referencoj
redakti- ↑ Vortaro de Esperanto (1911) p. 105
- ↑ vidu Okcident-siberiaj subborealaj arbaroj
Galerio
redakti-
Mirtelaj fruktoj
-
Mirtelaj fruktoj
-
La fruktoj de mirtelo
-
La suomia kuko kun mirteloj kaj ruĝaj vakcinioj
-
Ilustraĵo de la mirtelo