Milton Santos
Milton Almeida dos SANTOS (Brotas de Macaúbas, la 3-a de majo 1926 – San-Paŭlio, la 24-a de junio 2001) estis grava brazila geografo. Diplomita je Juro, Milton elstaris pro sia verkaro en diversaj kampoj de geografio, aparte pri urbigo en la Tria Mondo. Li estis unu el la grandaj uloj, kiuj reviglis brazilan geografion dum la 1970-a jardeko. Li ankaŭ notiĝis pro siaj verkoj pri tutmondiĝo en la 1990-aj jaroj. La verkaro de Milton Santos prezentas kritikan posicion rilate al la kapitalisma sistemo kaj siaj teoriaj postuloj, kiuj estis dominintaj en tiu epoko.
Milton Santos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de majo 1926 en Brotas de Macaúbas |
Morto | 24-an de junio 2001 (75-jaraĝa) en San-Paŭlo |
Mortokialo | Prostata kancero |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Brazilo |
Alma mater | Federacia Universitato de Bahio |
Okupo | |
Okupo | geografo advokato universitata instruisto |
Verkoj | Q10339088 |
TTT | |
Retejo | http://miltonsantos.com.br/site/ |
Milton Santos gajnis la Vautrin Lud premion en 1994, la plej prestiĝa prizo en la geografia kampo. Oni konsideras ĝin la Nobel de geografio.[1][2] Milton Santos estis la unua kaj nura geografo de Latinameriko, kiu gajnis tiun premion.
Referencoj
redakti- ↑ "Milton Santos", Educação, Uol, http://educacao.uol.com.br/biografias/milton-santos.jhtm.
- ↑ Universidade reflete sobre legado do geógrafo Milton Santos, IBE USP, archived from the original on 2017-09-03, https://web.archive.org/web/20170903171528/http://www.ibe.usp.br/index.php/pt/noticias/26-universidade-reflete-sobre-legado-do-geografo-milton-santos, retrieved 2016-05-23 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-09-03. Alirita 2016-05-23 ..