[go: up one dir, main page]

Mikis Theodorakis

25 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 24 apr. 2023.

Mikis THEODORAKIS (en la greka : Μίκης Θεοδωράκης) (29-a de julio 1925 sur insulo Ĥio de Grekio - 2-a de septembro 2021 en Ateno[1]) estis komponisto, pensulo, verkisto kaj politikisto. Li estas aparte konata pro siaj kanzonoj (Sto Perigiali, Kaïmos, Hirundo…) kaj filmomuzikoj (Elektro, Zorba, la greko, Z, Serpico).

Mikis Theodorakis
Persona informo
Μίκης (Μιχαήλ) Θεοδωράκης
Naskiĝo 29-an de julio 1925 (1925-07-29)
en Ĥio
Morto 2-an de septembro 2021 (2021-09-02) (96-jaraĝa)
en Ateno
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korhalto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Galatas Chanion Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ortodoksismo vd
Etno grekoj vd
Lingvoj grekamoderna greka vd
Ŝtataneco Grekio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Konservatorio de Parizo
Konservatorio de Ateno Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Unuiĝinta Demokratia Maldekstro
United Left (en) Traduki
Komunista Partio de Grekio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Mikis Theodorakis
Familio
Gefratoj Giannis Theodorakis (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Myrto Altinoglou (en) Traduki (1953–2021) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Giorgos Theodorakis (en) Traduki, Margarita Theodorakis (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo komponisto
kantoverkisto
diskografa artisto
filmkomponisto
politikisto
kantisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filma muziko, muziko, politika agado kaj kantado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en ParizoAteno vd
Aktiva dum 1943–2009 vd
Verkado
Verkoj Zorba la greko ❦
Axion Esti ❦
Mauthausen Trilogy ❦
Pneumatiko Emvaterio ❦
Canto General vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Politike, li estis konsiderata maldekstrulo ĝis la fino de jardeko 1980, sed en 1989, li prezentiĝis kiel sendependa kandidato kun la centro-dekstra partio Nea Dimokratia (Nova Demokratio), por helpi Grekion eliri el la grava politika krizo kiun kaŭzis la multaj skandaloj de la registaro de Andreas Papandreou kaj helpis krei larĝan koalicion inter la konservativuloj, la PASOK kaj la maldekstro. Unuafoje post la civila milito (1946-1949), la KKE (Greka Komunista Partio) tiel denove partoprenis la regadon de la Ŝtato. En 1990, Theodorakis estis elektita en la Greka Parlamento - same kiel en 1964 kaj 1981 -, kaj li iĝis "ministro sen buĝeto ĉe la Ĉefministro" de la registaro de Konstantinos Mitsotakis. Dum la mallonga periodo kiam li estis en la registaro, Theodorakis batalis kontraŭ drogo kaj terorismo kaj por la kulturo kaj pli bonaj rilatoj inter Grekio kaj Turkio. Poste li estis dum du jaroj (1993-1995) direktoro de la orĥestroj kaj ĥoroj de la Greka Radio ERT, li foriris el la publika vivo, sed daŭrigis fari deklaraciojn ofte tondrajn, ĉefe kiam paco estas endanĝerigita. Li ĉiam montriĝis kontraŭ ĉia diktatora kaj subprema reĝimo, kaj estis monde agnoskita proparolanto kontraŭ la Diktaturo de la koloneloj (1967-1974).

Post sia retiriĝo el oficiala politiko li publikigadis deklarojn : pri milito en Kosovo, esprimis sin favore al Palestino, kontraŭ milito en Irako, la rilatoj inter Makedonio, Grekio, Turkio, Kipro.

Infaneco kaj junaĝo

redakti

Jam kiel etulo lin ege fascinis la muziko. Aŭtodidakte li verkis la unuajn kantojn, eĉ sen muzikinstrumento. Theodorakis fondis en Tripolis eklezian ĥoron. Dum la dua mondmilito 1941-1944 li aliĝis al la kontraŭfaŝista rezista movado. 18-jara, li estis arestita kaj torturita. Tiam li eksciis pri marksista teorio, kiu forte influis lian mondkoncepton. Kvankam li tre skeptikis pri ĉiaj ideologioj. Kiam okazis la liberiga batalo de urbo Ateno, li membriĝis en la popola liberiga fronto. En decembro 1944-a post retiriĝo de germana faŝista armeo (Wehrmacht) li provis kontraŭbatali kun partizano la influon de la krepuskanta brita imperio. Post packontrakto de Varkizo 1945 malfondiĝis la popola fronto.

Dum la intercivitana milito li estis kaptita kiel komunisto kaj ekzilita sur insulon Ikaria, en loko Christas Raches. Meze de jaro 1948 post provizora liberigo refoje enkancerigita en Ikario, nun en loko Evdilos, kaj en decembro al insulo Makronissos, kie troviĝis ekstermejo kaj pereis miloj da partizanoj. Theodorakis suferis gravajn torturojn, i.a. la vivan entombigon. Lia patro klopodis savi lin, vendinte sian havaĵon. Kiam li finfine liberiĝis, li migris al insulo Kreto. Sed ankaŭ tie li ne trovis trankvilon, li devis rigardi la ekzekutojn de kamaradoj. Bonŝance li trovis okupon en konservatorio de Chania kaj unuafoje en la vivo fondis propran orkestron.

Muzika kariero

redakti

Komence de 50-aj jaroj li sukcese ekzameniĝis en urbo Ateno, sub gvido de Philoktitis Elominidis. Lia ekzamena laboro titoliĝis: "La flirtantaj standardoj".

En marto 1953 li geedziĝis kun Myrto Alinoglou. Dank' al stipendio la paro sukcesis elmigri al Parizo en 1954. En Pariza konservatorio li intensigis sian studadon sub Eugene Bigot (orkestrado) kaj Olivier Messiaen (muzikteorio).
En 1959 li ricevis la altan diplomon pri muziko.
En sia kariero li jam frue en 1939 debutis per "komponaĵo de kapitano Zacharias". Ĝuste tiu komponaĵo estis deklarita "kontraŭfaŝista himno de marista floto".
En 1950 lia simfonio : festo en Assi-gonia sursceniĝis sub dirigento Ecominidis en urbo Ateno. Ĝin spektis famkonata dirigento Dimitri Mitropoulos. Kiam tiu provis aŭskultigi la verkon en Usono li estis rifuzita per la argumento ke Theodorakis ja estas komunisto.
La suito n.-ro 1 por pianoforto kaj orkestro ricevis oran medalon 1957. la ĵurio konsistis i.a. el Dimitri Ŝostakoviĉ kaj Hanns Eisler.
Lia unua simfonio (1948-1953) esprimis lian plej gravan strebadon: reamikiĝo de la greka popolo pro la kruela intercivitana milito. La verkon li dediĉis al siaj du amikoj batalintaj en malamikaj tendaroj. La baletmuzikaĵoj : "les amants de teruel" kaj "le jeux aux pedres", "Antigone" estis prezentitaj en Romo, Parizo, Londono.
Pro la sukceso la franca komponisto proponis asigni al li la premion de "la plej bona komponisto de la jaro" (American Copley Music Prize).
Pro filmmuziko Teodorakis estas tre konata tra la mondo. 1958 naskiĝis la filino Margarita kaj 1960 la filo George - ambaŭ fariĝos muzikistoj.

Plej gravaj muzikaj verkoj ĝis 1960

redakti

- ĉambra muziko : kvarteto por arĉinstrumentoj, eta suito por piano, trio por pianoforto kaj violono, violonĉelo sonato por piano, seksteto, suito kaj sonato por piano sonatoj n-ro 1+2 por piano kaj violono

- simfonio : festo en Assi- gonia orkestraj suitoj n-ro 1,2,3 1-a simfonio "Proti"
Eros kaj Thanatos por voĉo kaj arĉinstrumentoj

Diktaturo de la generaloj

redakti

1967 04 21 eksplodis la puĉo de faŝistaj generaloj en Grekio
Tuj Theodorakis kaŝis sin, publikigis alvokon de rezistado. Lia muziko estis subite malpermesata, eĉ kantado de popolaj kantoj. La severa dekreto de generala puĉa reĝimo datiĝis de la 1-a de junio 1967.

Kvar monatojn Theodorakis subtere kontraŭbatalis, sed estis kaptita la 21-an de aŭgusto. La polico kruele torturis lin en la ĉefstabejo. Nur fine de januaro li estis liberigita el karcero Averof, sed en aŭgusto denove ekzilita al vilaĝo Zatouna. Fine de 1968 kondukita al koncentrejo Oropos, kie li grave malsaniĝis je tuberkulozo.
Internacia kampanjo kun Dimitri Ŝostakoviĉ, Leonard Bernstein, Arthur Miller, Harry Belafonte, finfine sukcesis liberigi lin el la ungegoj de totalisma reĝimo.
La franca politikisto Jean Jaques Schreiber konvinkis la generalon Georgios Papadopoulos liberigi lin kaj doni ekzilon en Francio.

Ekzilo, rezisto kontraŭ faŝismo

redakti

1970-a jaro surteriĝis en Parizo avio kun ekzila pasaĝero Mikis Teodorakis.
Entuziasme akceptita de Milena Mercouri kaj Kostas Gavras .
En Parizo Theodorakis senprokraste fondis rezistmovadan konsilion EAS por la kontraŭfaŝista batalo.
Li renkontiĝis kun Pablo Neruda, Salvador Allende (promesis muzikigi la ĝeneralan kanton) Li amikiĝis kun Olof Palme, Willy Brandt kaj François Mitterrand.
Li estis gasto ĉe Gamal Abdul Nasser, Josip Broz Tito, Yigal Allon, Jassir Arafat.
En tia grava epoko de historio li fariĝis idolo por milionoj da homoj, personeco kiu ne laciĝis en porpaca batalo.

Serĉo de greka kulturo

redakti

Popolaj kantoj, kaj kultura lukto (La lambrakides)

Kiam li sukcese rikoltis la unuajn fruktojn de sia laboro en Parizo, li eksopiris sian patrujon. Tial li decidis reveni al sia origino, kio markis la trian periodon en lia muzika biografio.

Gravaj verkoj

redakti

- Kantaro 18 etkantoj el amara patrujo (ritsos) Baladoj (Manolis Anagnostikos)

- Oratorio "Kanto Ĝenerala" (Pablo Neruda)

- filma muziko "la virino en Trojo" Sieĝo (Gavras) Serpico (Sidney Lumet) Biribi (Daniel Roosmann) Tito (Satjeska, Stipe Delic)

Reveno al Grekio, intensa politikumado, riĉa artisma kreado kaj finfine la retiriĝo

redakti

1974 post falo de diktaturo li estis aprezata kaj admirata nacia heroo. Sed baldaŭ li estis kaptita en la griza ĉiutagaĵo. Li nur observis politikajn intrigojn kaj koruptadon, pro tio ŝanceliĝis inter rezigno kaj nova engaĝiĝo.
Li alvokis la maldekstron al unuiĝo. Aliĝis al partio KKE. Fariĝis kandidato por la posteno de urbestro de Ateno. Post 1980 li rekomencis kreadon de simfonioj, modifis la malnovajn. kaj kreis novajn. Lia periodo muzika estas nun la kvara. Li komponis i.a. " pasiono de "sadduceoj" eklezia muzikaĵo grek-ortodoksa (Meso greka, rekviemo), finis la grandiozan verkon "Kanto Ĝenerala"

En 5-a periodo li kuraĝis verki operojn: Li favoris temojn el greka mitologio- Medea (Bilbao 1981) Elektra (Luksemburgo 1995) Antigone 1999 Lysistrata (Ateno 2002)

En la politiko li klopodi purigi, renovigi, la putrintan pro korupto kaj intrigoj registaron de Andreas Papandreo. Por atingi la celon li alianciĝis kun konservativulo Konstantinos Micotakis, sed li mem kandidatiĝis kiel "sendependa maldekstrulo" .

Multe pli poste Theodorakis deklaris sian engaĝon granda eraro.

1993-1994 li estis ĝenerala direktoro de ĥoro kaj simfonia orkestro de greka radio. Pensiiĝinte, li daŭrigis sian komponadon.
Pro la morto de sia frato Yannis 1996 li forte malsaniĝis je la spirorganoj, kaj lin trafis depresio. En vintro 1997-1998 lia sanstato pliboniĝis, kio permesis al li pluan artistan aktivadon.
Li ricevis la distingon "honora doktoro" de Universitatoj el Montrealo, Saloniki, Volos, Kreta, Tel-Aviv, Istanbulo. 2005 li ricevis premion de INC el Unesko. La nova germana partio "Die Linke" (= la maldekstro) elektis lin honora membro. Okaze de lia 80 jariĝo okazis sur insulo Kreto internacia simpozio sub nomo: Universala harmonio"

Gravaj verkaĵoj dum la diktaturo

redakti

- kantaro PAM de patriota fronto, suno kaj tempo, kanto por Andreo, nokto de morto, tria negrika Tragondia (Leopold Seder Senghor) - oratorioj : fluo de kantoj, Epifania Averoff (Giorgos Seferis) Sieĝo (Marina= Rena Hadjidakas) la marŝo de spirito Raven Giorgios Seferis, laŭ Edgar Allan Poe - filma muziko "Z" Konstantin Gavras

Sisteme kaj konsekvence Theodorakis evoluigis sian koncepton de popola muziko. Bazinte sin sur tekstojn de liriko - ĝis moderna muzikalo. Lia balado "la mortinta frato" traktis la tabuan temon de intercivitana milito. Poste li evoluigis la t.n. meta-simfonian muzikan stilon. Modele li muzikigis "Aksion Esti" verko de Odysseas Elytis nobelpremiito 1979.
Theodorakis kunfandis la orkestron kun la tradicia heredita greka stilo. La kantisto Grigoris Bithikotsis elstaris pro la aŭtenta interpretado de kantoj. La stilo de Theodorakis estis plej bone reprezentata per la sondisko "Epitaf" en jaro 1960-a.
Plej impresa estas la kordinstrumento "Buzuki" tre ŝatata de la popoloj tra la mondo kaj kun tekstoj de ribelema Ritsos.
Post 3 jaroj Theodorakis malkovris la talenton de Maria Farantouri. la kantistino premieris 1964 " per kanto "Mauthausen" poemaro de Iakovos Kambranellis . Kun ŝi- la ideala interpretisto, li produktis 30 muzikalbumojn.
Publikigo de du versioj de kantaro "Epitafo" laŭ poemoj de Giannis Ritsos (en la plenumo de Nana Mouskuri). La dua en plenumo de Grigoris Bithikotsis lanĉis akran disputon:
Kian estontecon havu popola muziko ?

En la kantaro mem Theodorakis provis unuigi du skolojn: tradiciajn elementojn de greka muziko, t.n. "demeta" k. "rembeta". La unua originis el la kamparo, la dua reprezentas la civitanan, marĝenan, esprimiĝon de rifuĝinto.
Manos Hadjidikas favoris kaj enkondukis la "rembetan" muzikstilon jam fine de la 1940-aj jaroj. Theodorakis prenis parton de la akra disputo, kiu emblemigis la kontraŭdiron inter dekstro kaj maldekstro. Pro tio li avancis al idolo por la renovigo de Grekio. La konflikto atingis sian apogeon, kiam estis murdita la parlamentano Grigoris Lambrakis. Theodorakis fondis la movadon: junularo Lambrakis (Lambrakides). Ĝi fariĝis la plej granda politika organizo, kun kvindekmil membroj.

1964 Theodorakis estis elektita deputito de greka parlamento.

En Esperanto

redakti

Theodorakis parte muzikigis la ĉefverkon de Pablo Neruda, Kanto Ĝenerala (Canto General), el kiu 9 poemoj eldoniĝis en esperanto en 2010 (Kanto Ĝenerala, SAT-EFK). La interregiona E-ĥoro "Interkant'" laboris pri tiu verko dum tri jaroj inter 2008 kaj 2011, kreis la E-koncerton la 12an de julio 2009 en Bureso (kunorganize de Kvinpetalo), kaj poste prezentis ĝin plurokaze en E-kongresoj (en Hiliono por kongreso de SAT-Amikaro, en Kajzerslaŭterno por francgermana kongreso, en Kubo por la UK 2010) kaj ankaŭ antaŭ neesperantista publiko (en Manso, Tuluzo, Parizo).

Eksteraj ligiloj

redakti

franca kaj germana versioj de vikipedio

Referencoj

redakti