Manohimiharintsara Andrianirina
(Alidirektita el Mihary Andrianirina)
Manohimiharintsara ANDRIANIRINA, nomata (laŭ la meza parto de ŝia persona nomo) Mihary (naskiĝis la 24-an de novembro 1991 en Antananarivo) estas malagasa esperantistino.
Ŝi studis financojn kaj kontadon en universitato kaj laboris kiel kontisto dum preskaŭ 10 jaroj. Nun ŝi laboras kiel virtuala kontada asistanto por librotenista firmao el Kanado.
Ŝi eklernis Esperanton en 2014 laŭ instigo de ŝia onklo Henriel Fidilalao.
En la Esperanto-movado, ŝi havas diversajn postenojn:
- En decembro 2021, ŝi elektiĝis prezidantino de Malagasa Esperanto Junulara Asocio (MEJA).
- En januaro 2024, ŝi elektiĝis kasistino de la Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj (UME).
- En septembro 2024, ŝi elektiĝis kasistino de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).