[go: up one dir, main page]

Michael Collins (kosmonaŭto)

2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 28 apr. 2021.
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la kosmonaŭto Michael Collins. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Michael Collins.

Michael COLLINS (naskiĝis la 31-an de oktobro 1930 en Romo, Italio, mortis la 28-an de aprilo 2021) estis usona kosmonaŭto kaj testopiloto Li havas irlandajn devenojn.

Michael Collins
Persona informo
Naskonomo Michael Collins
Naskiĝo 31-an de oktobro 1930 (1930-10-31)
en Romo
Morto 28-an de aprilo 2021 (2021-04-28) (90-jaraĝa)
en Napolo
Mortokialo Kancero Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Arlingtona nacia tombejo, Section 51 (2023–) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Lernejo de Aerarmeaj testpilotoj
St. Albans School (en) Traduki
ekonomika altlernejo Harvard
West Point
Academia del Perpetuo Socorro (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Michael Collins (kosmonaŭto)
Familio
Patro James Lawton Collins (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Patricia Finnegan (en) Traduki (1957–2014) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Kate Collins (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo oficiro
aŭtobiografo
aktoro
milita adiadisto
testpiloto
piloto
entreprenisto
kosmonaŭto
entreprenisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Li partoprenis en la kosmaj usonaj programoj Mercury kaj Apollo. En 1969 li estis la tria viro de la misio Apollo 11, la unua kiu permesis al homoj iri sur Lunon.

Kariero

redakti

Li aniĝis en NASA en 1963 kaj faris sian unuan kosman flugon sur Gemini 10, en 1966. Li faris du eksterveturilajn agadojn dum ĉi tiu misio.

Li estis antaŭvidata por partopreni la mision Apollo 8, sed devis rezigni, ĉar li ĵus estis suferinta kirurgian operacion ĉe la vertebraro. James Lovell anstataŭigis lin.

La 21-a de julio 1969, li estis piloto de la regokupeo de la misio Apollo 11. Li restis en orbito ĉirkaŭ Luno, dum Neil Armstrong kaj Buzz Aldrin atingis la lunan surfacon. Tiam oni diris lin «la plej soleca persono en kaj ekster la planedo» : kiam la regokupeo superflugis la malantaŭan flankon de la Luno, li estis je 3 200 kilometroj for de siaj akompanantoj, kaj je 350 000 kilometroj de la cetera homaro.

Li emeritiĝis el NASA en januaro 1970 kaj fariĝis direktoro de la National Air and Space Museum de la Smithsonian Institution, en 1978 sub-sekretario de la Smithsonian Institution kaj, en 1980, vicprezidanto de Vought-Aviadila-Kompanio. Li forlasis tiun postenon en 1985 por lanĉi sian propran entreprenon.

Eksteraj ligiloj

redakti