Metroo de Parizo
Metroo de Parizo | ||
---|---|---|
Métro de Paris | ||
metroo | ||
Komenco | 19-a de julio 1900 vd | |
Geografia situo | 48° 51′ 25″ N, 2° 21′ 5″ O (mapo)48.8569444444442.3513888888889Koordinatoj: 48° 51′ 25″ N, 2° 21′ 5″ O (mapo) | |
Lando(j) | Francio vd | |
Situo | Parizo | |
| ||
Posedata de | RATP • Île-de-France mobilités vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Metroo de Parizo | |
---|---|
metroo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Parizo, Francio |
Transportsistema speco | Metroo |
Komenco de trafiko | 19-a de julio 1900 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 246,6 km |
Nombro de linioj | 16 estantaj: 4 estontaj: |
Nombro de stacioj | 320 |
Aliaj informoj | |
Pasaĝeroj tage | 5,26 milionoj (2013) |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Posedanto | RATP / IDF Mobilités |
Transportisto | RATP |
La Metroo de Parizo (france Métro de Paris) estas trajna reto plejparte subtera por transporti vojaĝantojn en la urbo Parizo kaj la plej proksima parto de ties antaŭurbo. La unua linio (Porte Maillot - Porte de Vincennes) estis malfermita la 19-an de julio 1900, inagaŭrita dum la Universala Ekspozicio de Parizo. La reto konsistas el 16 linioj, kies tuta longeco ampleksas 246,6 kilometrojn, kaj 320 stacioj[1]. La RER de Francilio (Reto Ekspresa Regiona de Francilio) havas 5 liniojn, de A ĝis E.
En 2013, estis transportitaj 5,26 milionoj da vojaĝantoj potage.
La "Metroo de Parizo" havas norman ŝpuron de 1 435 mm kaj utilan larĝon de 2 400 mm, dum tiuj de "RER" havas utilan larĝon de 3 150 mm.
La vagonaroj de "Metroo de Parizo" veturas sur la dekstra trafikflanko, dum tiuj de "RER" veturas sur la maldekstra trafikflanko same kiel tiuj de SNCF (krom Alzaco-Mozelo).
Mapo
redaktiMetrostacioj
redaktiEn 2021,
- 34 503 097 vojaĝantoj eniris la stacion kun plej granda trafiko: Gare du Nord
- 124 941 vojaĝantoj eniris la stacion kun plej malgranda trafiko: Église d'Auteuil
En 2020 estis malfermitaj du novaj stacioj,
- Pont Cardinet sur linio 14
- Saint-Ouen sur linio 14
En 2021 estis malfermita unu nova stacio,
En 2022 estis malfermitaj kvar novaj stacioj,
- Bagneux - Lucie Aubrac, sur linio 4
- Barbara, sur linio 4
- Aimé Césaire, sur linio 12
- Mairie d'Aubervilliers, sur linio 12
En 2024 estis malfermitaj dek du novaj stacioj,
Metrolinioj
redaktiLinio | Nomo | Malfermo | Longeco (km) |
Nombro da stacioj | ||
---|---|---|---|---|---|---|
La Défense | ↔ | Château de Vincennes | 1900 | 16,6 | 25 | |
Porte Dauphine | ↔ | Nation | 1900 | 12,3 | 25 | |
Pont de Levallois - Bécon | ↔ | Gallieni | 1904 | 11,7 | 25 | |
Gambetta | ↔ | Porte des Lilas | 1921 | 1,3 | 4 | |
Porte de Clignancourt | ↔ | Bagneux - Lucie Aubrac | 1908 | 14,0 | 29 | |
Bobigny - Pablo Picasso | ↔ | Place d'Italie | 1906 | 14,6 | 22 | |
Charles de Gaulle - Étoile | ↔ | Nation | 1907 | 13,7 | 28 | |
La Courneuve - 8 Mai 1945 | ↔ | Villejuif - Louis Aragon / Mairie d'Ivry |
1910 | 22,5 | 38 | |
Louis Blanc | ↔ | Pré-Saint-Gervais | 1911 | 3,1 | 8 | |
Balard | ↔ | Pointe du Lac | 1913 | 23,4 | 38 | |
Pont de Sèvres | ↔ | Mairie de Montreuil | 1922 | 19,6 | 37 | |
Boulogne - Pont de Saint-Cloud | ↔ | Gare d'Austerlitz | 1913 | 11,7 | 23 | |
Châtelet | ↔ | Rosny-Bois-Perrier | 1935 | 11,7 | 19 | |
Mairie d'Aubervilliers | ↔ | Mairie d'Issy | 1910 | 18,4 | 31 | |
Les Courtilles / Saint-Denis - Université |
↔ | Châtillon - Montrouge | 1911 | 24,3 | 32 | |
Saint-Denis Pleyel | ↔ | Aéroport d'Orly | 1998 | 27,8 | 20 |
Trafiko
redaktiJara trafiko en milionoj da vojaĝantoj[2]:
Rango | Linio | Jara trafiko (milionoj) |
Jaro |
---|---|---|---|
1 | Linio 1 | 112 | 2021 |
2 | Linio 4 | 106 | 2021 |
3 | Linio 9 | 94 | 2021 |
4 | Linioj 7 kaj 7bis | 87 | 2021 |
5 | Linio 13 | 83 | 2021 |
6 | Linio 6 | 79 | 2021 |
7 | Linio 5 | 78 | 2021 |
8 | Linio 8 | 68 | 2021 |
9 | Linio 2 | 67 | 2021 |
10 | Linioj 3 kaj 3bis | 66 | 2021 |
11 | Linio 12 | 61 | 2021 |
12 | Linio 14 | 54 | 2021 |
13 | Linio 11 | 31 | 2021 |
14 | Linio 10 | 29 | 2021 |
Veturanta materialo
redaktiKulturo
redaktiMetroo kaj kanzonoj
redaktiMultnombraj kanzonoj temas pri metroo, kiel ekzemple Le Poinçonneur des Lilas de Serge Gainsbourg, Le métro de Léo Ferré, Métro de Yves Montand, Y'a D'la Joie de Charles Trenet, aŭ Le Métro de Paris de Édith Piaf sen forgesi Bercy Madeleine de Pierre Perret, The Metro de Berlin aŭ Métro de la muzikgrupo Java. Krome, la muzikvideo Un autre monde (1986) de la franca rokgrupo « Téléphone » estis filmita en vagonaro de la linio 6 de la metroo.
Dum julio kaj aŭgusto de 2009, la tekstoj de la artistoj kiuj ludis dum la muzikfestivalo Rock en Seine de la 28-a ĝis la 30-a de aŭgusto de 2009 en la parko de Saint-Cloud estis afiŝitaj en la vagonaroj de la metroo kaj RER.
Metroo kaj filmoj
redaktiLiteraturo
redakti- Le patrimoine de la RATP, eldonejo FLOHIC, 1996, ISBN 2-84234-007-8
Referencoj
redakti- ↑ La nombro de 308 stacioj ne inkluzivas la fikcian stacion Funiculaire de Montmartre. Tiu ĉi fakte estas konsiderata kiel metrostacio (kaj du haltejoj) fare de RATP kaj statistike ligita kun linio 2, kio klarigas kial RATP anoncis 305 staciojn kaj ne 304 en 2020.
- ↑ Trafic annuel et journalier (XLS). Observatoire de la mobilité en Île-de-France (Omnil) (2021). Arkivita el la originalo je 2022-10-04. Alirita 2022-10-09 .
Vidu ankaŭ
redakti- Listo de metrolinioj de Parizo
- Kronologio de la Metroo de Parizo
- Grand Paris Express
- Listo de metrostacioj de Parizo
- Kronologiaj mapoj de la Metroo de Parizo
- Kunfandiĝo de linioj bis de la metroo de Parizo
- Listo de stamp-kodoj de la metroo de Parizo
- Alinomitaj stacioj de la Metroo de Parizo
- Veturanta materialo de la metroo de Parizo
- Fantomaj stacioj de la metroo de Parizo
- Funikularo de Montmartre
- Kompanio CMP
- Kuniklo de la Metroo de Parizo
- Kompanio Nord-Sud
- RATP
- Eksa linio 14 de la metroo de Parizo
- Île-de-France mobilités
- Linio de Sceaux
- RER de Francilio
- Fulgence Bienvenüe
- Transporto en Parizo
- Jean-Baptiste Berlier
- Tramtransporto en Parizo
- Hector Guimard
- Listo de metrooj en la mondo
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (plurlingva)
- Neoficiala retejo Arkivigite je 2022-06-28 per la retarkivo Wayback Machine
- AMTUIR
- Île-de-France mobilités
- SYMBIOZ (france)
- UrbanRail.Net
- cartometro.com