Megeces
Megeces [meĤEzes] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco.
Megeces | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47440 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 422 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 22 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 24′ N, 4° 34′ U (mapo)41.407222222222-4.5666666666667Koordinatoj: 41° 24′ N, 4° 34′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 741 m [+] | ||
Areo | 19,26 km² (1 926 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Megeces [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,04 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 433 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 300 el la 1950-aj jaroj.
Ĝi distas 35 km de Valadolido, provinca ĉefurbo. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de montetoj.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la romanik-mudeĥara preĝejo de la 16-a jarcento kaj mezepoka unuarka ponto.