Memnono de Rodoso
Memnono de Rodoso (Μέμνων ὁ Ῥόδιος, 380 - 333 antaŭ nia erao) estis la komandanto de grekaj pagosoldatoj por la servo de la persa reĝo Dario la 3-a kiam Aleksandro la Granda de Macedonio invadis Persion en 334 a.K. Memnono fame defendis politikon de brulita tero kontraŭ Aleksandro, konscia pri la manko de liveraĵoj kaj mono de Macedonianoj. Li komandis la pagosoldatojn ĉe la Batalo de Graniko, kie liaj trupoj estis masakritaj de la venkaj Macedonianoj.
Memnono de Rodoso | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 380 antaŭ nia erao en Rodoso |
Morto | 333 antaŭ nia erao en Mitileno |
Mortokialo | Toksiĝo |
Lingvoj | antikva greka |
Familio | |
Frat(in)o | Mentor of Rhodes (en) |
Edz(in)o | Barsine (en) |
Okupo | |
Okupo | soldulo militisto |
Li poste ekkampanjis por kapti la Egeajn insulojn uzante la persan floton kaj kondukis rektan atakon de Macedonianoj, dum Aleksandro ripozis ĉe Faselis. Memnon sukcesis kapti la insulon Ĥio kaj plej el Lesbo. Demosteno, post aŭdi pri la sukcesoj de Memnono, ekpreparis Atenon por ribelk kontraŭ Aleksandro, kun aliaj grekaj urboj, dum Sparto ekprepariĝis por milito. Pro frapo de fortuno por Aleksandro, Memnono mortiĝis pro malsano ĉe Mitileno post transpasi komandon al sia nevo, nome Farnabazo.
Multaj fakuloj asertas ke la kampanjoj de Memnono estis sukcesaj, Aleksandro estus havinta malfacilaĵojn por pluigi sian kampanjojn en Azio, kaj povus esti tuj venkita. Nur post la ĉefa persa malvenko ĉe la Batalo de Iso la strategio de Memnono estis revivigita kaj fine metita en praktiko, sed tiam la avantaĝo jam estis perdita, kaj Aleksandro montriĝis preta abandoni Grekion se necese en favoro de siaj plej grandaj celoj.
Eksteraj ligiloj
redakti- Memnon of Rhodes Arkivigite je 2011-05-14 per la retarkivo Wayback Machine el Livius.org, de Jona Lendering
- Memnon (1) Arkivigite je 2006-01-01 per la retarkivo Wayback Machine el Smith, Dictionary of Greek and Roman Biography
- Wiki Classical Dictionary: Memnon of Rhodes Arkivigite je 2005-12-02 per la retarkivo Wayback Machine